Traktato pri abolo de nukleaj armiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Traktato pri Abolo de Nukleaj Armiloj (angle: Treaty on the Prohibition of Nuclear Weapons (TPNW) aŭ Nuclear Weapon Ban Treaty) estas la unua laŭleĝe deviga internacia traktato malpermesanta nukleajn armilojn, kun la celo de totala forigo de ĉi tiuj armiloj. La konvencio estis subskribita la 7-an de julio 2017 kaj ekvalidis la 22-an de januaro 2021, 90 tagojn post sia 50-a ratifo, fare de Honduro, la 24-an de oktobro 2020[1].

Por tiuj landoj, kiuj subskribis la traktaton, sed ne posedas nukleajn armilojn, la traktato malpermesas la disvolviĝon, testadon, produktadon, stokadon, instalon, transdonon, uzadon kaj minacon de uzado de nukleaj armiloj. Por ŝtatoj kun nukleaj armiloj, la traktato provizas limigitan kadron por intertraktadoj kondukantaj al la kontrolebla kaj neinversigebla forigo de la programo pri nukleaj armiloj.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La 23-an de decembro 2016 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj establis intertraktan mandaton kun du kunsidoj, de la 27-a ĝis la 31-a de marto kaj de la 15-a de junio ĝis la 7-a de julio 2017[2]. Poste kaj samjare la Nobel-premio pri paco estis aljuĝita al ICANN (International Campaign to Abolish Nuclear Weapons, Internacia Kampanjo por aboli nukleajn armilojn).

La traktato estis aprobita la 7-an de julio kun 122 por, 1 kontraŭ (Nederlando) kaj 1 oficiala sindeteno (Singapuro). 69 landoj ne voĉdonis, inkluzive ĉiujn nukleajn potencojn kaj ĉiujn NATO-membrojn krom Nederlando[3]. Nederlando prezentis tri kialojn de sia opozicia voĉo:

  • la devigoj rilate al la traktato malkongruas kun tiuj de la NATO-landoj,
  • la traktato provizas neniujn kontrolojn sur la vetarmado, kaj

Ratifo[redakti | redakti fonton]

Agni-II nukleokapabla mezdistanca raketo dum la tago de la Respubliko en Nov-Delhio (2004)
Agni-II nukleokapabla mezdistanca raketo dum la tago de la respubliko Barato, Nov-Delhio (2004)

Kun la ratifo de la traktato fare de Honduro la 24-an de oktobro 2020 oni atingis la sojlon de 50 ratifoj, post kiam la traktato ekvalidas 90 tagojn poste, do ekde la 22-an de januaro 2021[5][6].

Tamen la Traktato havos nur simbolan forton, ĉar neniu el la nukleaj ŝtatoj kaj iliaj proksimaj aliancanoj subtenas ĝin, ĉu ili estas laŭleĝe ekipitaj de nukleaj armiloj laŭ la signifo de la ne-prolifera traktato (NPT) de 1970 (Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Rusio, Francio, Ĉinio), aŭ ĉu ili estas agnoskitaj posedantoj (Barato, Pakistano, Nord-Koreio) aŭ ne (Israelo). ICANN atendas, ke la efiko de la validiĝo de la traktato sur la ŝtatoj kiuj ne aliĝis al la traktato estos reala: "la politikaj aktoroj devos pravigi sin pri la konservado de kontraŭleĝaj armiloj kaj ne plu povos pretendi respekti la internacian juron aŭ estu respondeca ŝtato”[7].

Kazaĥio ratifis. Tiu lando estis eksperimentejo de Sovetunio kaj eĉ nuntempe (2020) multaj suferas je malsanoj pro radioaktiveco. Multaj malgrandaj landoj en la Suda Pacifika Oceano ratifis. Ili estis kaj estas viktimoj de nukleaj eksperimentoj de Usono kaj Francio.

Japanio, kiu suferis/as tri fojojn pro nukleaj armiloj en Hiroŝimo, Nagasako kaj Bikini-atolo, ne nur ratifikis sed ankaŭ kontraŭas la Traktaton pretekstante ke la Traktato enkondukos malharmonion inter la landoj kiuj posedas atomarmilon kaj tiuj kiuj ne posedas ĝin. En la japanaj lernejoj ankaŭ mankas edukado pri la moderna historio de Japanio kaj pri la japana invada milito[8].

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Sukcesaj intertraktadoj pri malarmado kreos la kondiĉojn por retiro de la taktikaj nukleaj armiloj starigitaj en Eŭropo"[9].

Dum ili bedaŭras ke la nukleaj potencoj sin distancigis 3, pacorganizoj kiel ICAN ĝojis ke la traktato validiĝis. La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco ankaŭ nomis ĝin historia evento, ĉar nun ankaŭ nukleaj armiloj estas malpermesataj, post la malpermeso de aliaj amasdetruaj armiloj, kiel la biologiaj kaj la kemiaj armiloj, teraj minoj kaj grapolaĵoj[10].

En Hiroŝimo Esperantistino staras antaŭ la Atombombita Kupolo por kolekti subskribojn por la abolo de nukleaj armiloj kaj jam kolektis pli ol 100 000 subskribojn por aboligi atomilaron. Ŝi parolis kun homoj el tuta Japanio kaj kun homoj el 124 landoj. En intervjuo kun la taggzeto Tokio ŝi diris ke ŝi mencias ĉiam al la vizitantoj antaŭ la Atombombita Kupolo ke nun (2020) ekzistus "14000 nukleaj armiloj en la mondo, kiuj povos detrui nian estontecon” [11].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) (en) Signature and ratification status, ICANN, la 27-an de oktobro 2020, arkivita la 27-an de oktobro 2020.
  2. (en) Treaty adopted on 7 July 2017, Unuiĝintaj Nacioj, arkivita la 26-an de oktobro 2020.
  3. (en) UN General Assembly approves historic resolution, ICANN, la 23-an de decembro 2016, arkivita la 11-an de oktobro 2020.
  4. (en) Ekaterina Shirobokova, The Netherlands and the prohibition of nuclear weapons, The Nonproliferation Review, vol. 25, n-roj 1-2,‎ 2018 (DOI 10.1080/10736700.2018.1487600)
  5. (fr) Pierre Alonso, L'arme atomique bientôt illégale ? [arkivo], Libération, la 25-an de oktobro 2020.
  6. (fr) Ratifié par 50 pays, le traité interdisant les armes nucléaires va entrer en vigueur, [arkivo], Le Monde kun AFP, la 25-an de oktobro 2020.
  7. Beatrice Fihn, Le 22 janvier 2021, nous entamerons une nouvelle décennie où les armes nucléaires seront illégales au regard du droit international (La 22-an de januaro 2021 ni komencos novan jardekon en kiu nukleaj armiloj estos kontraŭleĝaj laŭ internacia juro), Le Monde,‎ la 26-an de oktobro 2020 (rete konsultebla [arkivo])
  8. Oŝioka Taeko “Mi volas sendi al la mondo voĉojn de la viktimoj”, Esperanto en Hiroŝimo.
  9. (de) Koalitionsvertrag zwischen CDU, CSU und SPD. 19. Legislaturperiode, paĝo 148f, la 12-an de marto 2018,
  10. (nl) Kernwapenverbod in werking na vijftigste bekrachtiging VN-verdrag (Malpermeso pri nukleaj armiloj validiĝis post la kvindeka ratifiko de la UN-traktato), Knack (Belgio), la 25-an de oktobro 2020.
  11. (jp) Por abolo de nukleaj armiloj eksa instruistino sola kolektis 109 mil voĉojn antaŭ la Atombombita Domo, taggazeto Tokio, la 16-an de novembro 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]