Trévron
Trévron / Treveron | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
la granita kelta kruco el la 12-a - 14-a jarcento ĉe la preĝeja placo
| |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Lanvallay / Lanvalae | ||
Komunumaro | Dinan Agglomération | ||
INSEE kodo | 22380 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 684 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 71 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 23′ N, 2° 4′ U (mapo)48.391388888889-2.0630555555556Koordinatoj: 48° 23′ N, 2° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 112 m [+] | ||
Areo | 9,6 km² ( 960 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Trévron [+] | |||
Trévron - prononco [tʁevʁɔ̃], jen france, bretone Treveron - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 684 loĝantoj sur areo de 9,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 71 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae. La teritorio havas komunan limon kun Bobital, Brusvily, Calorguen, Le Hinglé, Plumaudan, Saint-Carné kaj Saint-Juvat.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situanta je 45 km norde de Rennes kaj je 25 km de la maro, Trévron estas kampara komunumo sed ankaŭ "verda" pro siaj padaro, gastloĝejoj kaj sia unuakategoria rivero.
Historio
[redakti | redakti fonton]Starigita bordere de la romia vojo kondukanta de Alet al Nantes tra Dinan, la teritorio de Trévron estis komence dependaĵo de la paroĥo de Plumaudan. La unua mencio de Trévron, kiel paroĥo de la episkoplando de Saint-Malo datiĝas de 1254, sed ĝi jam nomiĝis en 1000 "Ecclesia Sancti Laurenti de Trevron". Ĝi dependis de la reĝa abatejo Saint-Magloire de Léhon. Trévron elektis sian unuan estraron en 1790, sed estis kunigita al Hinglé en 1792. Tamen ĝi reakiris sian aŭtonomecon en 1847. La kastelo de Chalonge estis atakita en 1791 de milo da kamparanoj, kiuj bruligis la impostajn aktojn. Meze de la 19-a jc, Trévron, kies ĉefa ekonomia sektoro estas la plurkultivado, trairis fortan malkreskon de sia loĝantaro.
Heraldiko
[redakti | redakti fonton]Blazono | france Taillé ondé: au premier d'azur à la croix celtique au pied élargi en or, au second de sinople à une grappe de gueules tigée, feuillée et vrillée d'argent; le tout sommé d'un chef d'hermine plain. esperante Dividita per ondo: en la unua kampo kelta kruco kun pligrandigita piedo orkolora sur lazura fono, en la dua kampo areto da ruĝaj vinberoj sur tigo, kun folio kaj tordita branĉeto arĝentkolora sur verda fono; ĉio kovrita per simpla ermena kapo |
|
---|---|---|
Detaloj | Blazono akceptita de la urba estraro de Trévron en 1995. |
Lokoj kaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]Heredaĵo: En la centro kaj ties ĉirkaŭaĵo estas multaj krucetoj kaj interesaj lokoj.
- Kastelo de Chalonge (15-a - 16-a jarcento) en la apuda Trébédan
- Kelta kruco (12-a - 14-a jc, el granito, placo de la preĝejo)
- Kruco de La Huballerie (15-a jarcento)
- Palaceto de Pestivien (17-a jcjarcento
- Preĝejo Saint-Laurent (15-a - 19-a jarcento), meblaro: statuo Saint-Laurent (18-a jarcento) el plurkolora ligno
- Fontanoj
- Malnovaj vilaĝetoj
Sporto kaj libertempo
[redakti | redakti fonton]- Ĉiuvoja biciklado kaj piedira marŝado : "Cirkvito de Guinefort" (mapo IGN 1117 Ouest, 12 km - 3h)
- Arbaretoj
- Teniso, fiŝkaptado
Lokoj
[redakti | redakti fonton]- Cardevily
- Maumusson
- La Guérinais
- Pennet
- La Haute Landerie
- La Basse Landerie
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|