Tria Laterana koncilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tria Laterana Koncilio)
Tria Laterana koncilio
sinodo • koncilioj de Laterano
Komenco 5-a de marto 1179 vd
Fino 19-a de marto 1179 vd
Antaŭe Dua Laterana Koncilio vd
Poste Kvara Laterana Koncilio vd
vdr
Tria Laterana Koncilio
koncilia dato 5-a ĝis 19-a (22-a ?) de marto 1179
akceptita de la romkatolika eklezio
antaŭa koncilio Dua Laterana Koncilio
posta koncilio Kvara Laterana Koncilio
kunvokita de papo Aleksandro la 3-a
prezido papo Aleksandro la 3-a
partopreno 302 episkopoj
temoj precipe simonio, elekto de novaj papoj, instruoj de la kataroj kaj valdenanoj
konciliaj dokumentoj 27 "kanonaj" dokumentoj
vdr

La Tria Laterana Koncilio okazis dum marto 1179 sub prezido de papo Aleksandro la 3-a en la papa palaco Laterano en Romo.

Laŭ la romkatolika nombrado temis pri la dekunua ekumena koncilio. La kunvenon partoprenis 302 episkopoj.

La koncilio forigis la lastajn subtenantojn de la kontraŭpapo el la katolika klerikaro. Ĝi metis la valdenanojn sub observo de la katolika Eklezio kaj deklaris, ke la kataroj estu herezuloj kaj estu eksigitaj el la Eklezio, postulante la restarigon de eklezia disciplino. La ne-ekleziajn regantojn la koncilio alvokis al la armita batalo kontraŭ la herezuloj kaj kompense promesis la pardonadon de personaj pekoj.

Ĉefaj decidoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj el la 27 deciditaj "kanonaj" dokumentoj estis:

  • Por estonte malebligi skismon de la katolika eklezio, nur kardinaloj havu la rajton elekti papon, kaj baloto nur estu valida en la kazo de du-triona plimulto por unu kandidato. Se kandidato ricevinta malpli da voĉoj deklaras sin papo, li kaj liaj subtenantoj estu eksigitaj el la eklezio.
  • Ĉiuj nomumumoj de episkopoj kaj kardinaloj fare de la kontraŭpapoj Viktoro la 4-a (Oktaviano) kaj Kaliksto la 3-a estu malvalidaj.
  • La mimimuma aĝo de episkopoj estu 30 jaroj.
  • Ekleziaj kotizoj por entombigoj, benoj kaj la administrado de la sakramentoj estu malpermesataj (disputo pri "simonio").
  • La kavaliraj ordenoj (ekzemple templanoj, ordeno de germanaj kavaliroj kaj maltaj kavaliroj) estu memorigataj pri la "kanonaj reguloj".
  • Klerikoj ne rajtas akcepti virinojn en siaj domoj kaj ne rajtas viziti monaĥinejojn.
  • Tiuj, kiuj prenas kotizojn por servoj ekleziaj kaj pastraj, sen ke la katolika klerikaro eksplicite permesis tiun kotizon, estu minacataj pri eksiĝo el la eklezio.
  • Estu malpermesata la livero de ajna materialo taŭga por la konstruo de armeaj ŝipoj al la saracenoj.
  • Estu deviga la subpremo de ĉia herezo.