Tria Simfonio (Ĉajkovskij)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉajkovskij ĉirkaŭ 1875.

La Tria Simfonio en E♭-maĵoro, Op. 29 de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, estis verkita en 1875. Li ekverkis ĝin en la bieno de Vladimir Ŝilovskij en Ussovo la 5an de Junio kaj finis ĝin la 1an de Aŭgusto en Verbovka. Dediĉita al Ŝilovskij, tiu verko estas unika inter la simfonioj de Ĉajkovskij dutiale: ĝi estas la nura el liaj sep simfonioj (inklude la nenombritan Manfred Simfonion) en maĵora kleo (senkalkulante la nefinita Simfonion en E♭-maĵoro); kaj estas la nura kiu enhavas kvin movimentojn (aldona Alla tedesca movimento okazas inter la malferma movimento kaj la malrapida movimento).

La simfonio premieris en Moskvo la 19an de Novembro 1875, dirigentita de Nikolai Rubinstein, en la unua koncerto de la sezono de la Rusa Muzika Societo. Ĝi havis sian premieron de Sankt-Peterburgo en la 24an de Januaro 1876, dirigentita de Eduard Nápravník. Ĝia unua ludado ekster Rusio okazis en la 8a de Februaro 1879, je koncerto de la Novjorka Filharmonio.

Ĝia unua ludado en Britio estis ĉe The Crystal Palace en 1899, dirigentita de Sir August Manns, kiu ŝajne estis la unua kiu referencis ĝin kiel la "Pola Simfonio", reference al la ripetitaj poldancaj ritmoj en la simfonifina movimento. Kelkaj muzikologoj, kiel David Brown kaj Francis Maes, konsideris tiun nomon faux pas (falsaĵo). Okcidentaj muzikemuloj, kondiĉitaj pro la uzado fare de Frédéric Chopin de la polonezo kiel simbolo de la pola sendependeco, interpretis la uzadon fare de Ĉajkovskij de la sama danco sammniere; fakte, en carisma Rusio ĝi estis muzika kodo por la Romanova dinastio kaj, etende, por Rusia imperiismo.

La simfonion uzis George Balanchine kiel muziko por la parto Diamantoj de sia baleto de 1967 Jewels, neuzante la malferman movimenton.

Tiu simfonio estis partiturigita por fluteto, du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, tubjo, tri timbaloj, kaj kordinstrumentoj.

Ĝia strukturo jenas:

  • 1.- Introduzione e Allegro: Moderato assai (Tempo di marcia funebre) (D-minoro) — Allegro briliante (D-maĵora)
  • 2.- Alla tedesca: Allegro moderato e semplice (B♭-maĵoroG-minoro)
  • 3.- Andante elegiaco (D-minora→B♭-maĵoro→D-maĵora)
  • 4.- Scherzo: Allegro vivo (B-minoro)
  • 5.- Finale: Allegro con fuoco (Tempo di polacca) (D-maĵora)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, David, Tchaikovsky: The Early Years, 1840–1874 (New York, W.W. Norton & Company, Inc., 1978)
  • Holden, Anthony, Tchaikovsky: A Biography (New York: Random House, 1995)
  • Keller, Hans, eld. Simpson, Robert, The Symphony, Volume One (Harmondsworth, 1966)
  • Maes, Francis, tr. Arnold J Pomerans kaj Erica Pomerans, A History of Russian Music: From Kamarinskaya to Babi Yar (Berkeley, Los Angeles and London: University of California Press, 2002). (ISBN 0-520-21815-9).
  • Poznansky, Alexander, Tchaikovsky: The Quest for the Inner Man (New York, Schirmer Books, 1991)
  • Strutte, Wilson, Tchaikovsky, His Life and Times (Speldhurst, Kent, United Kingdom: Midas Books, 1979)
  • Warrack, John, Tchaikovsky (New York: Charles Scribner's Sons, 1973)
  • Warrack, John, Tchaikovsky Symphonies and Concertos (Seattle: University of Washington Press, 1971, 1969)
  • Weinstock, Herbert, Tchaikovsky (New York: Albert A. Knopf, 1944)
  • Zhitomirsky, Daniel, eld. Ŝostakoviĉ, Dmitrij, Russian Symphony: Thoughts About Tchaikovsky (New York: Philosophical Library, 1947)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]