Trojmezí (Hranice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trojmezí
germane Gottmannsgrün
vilaĝo
Restoracio en Trojmezí
Oficiala nomo: Trojmezí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Hranice
Historia regiono Bohemio
Montaro Smrčiny
Situo Trojmezí
 - alteco 602 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 57″ N 12° 10′ 10″ O / 50.24917 °N, 12.16944 °O / 50.24917; 12.16944 (mapo)
Katastro 7,22 km² (722 ha) Trojmezí
Loĝantaro 24 (2021)
Denseco 3,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1356
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 351 24
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Trojmezí (Hranice)
Portalo pri Ĉeĥio

Trojmezí (germane kaj ĝis la jaro 1947 ankaŭ ĉeĥe Gottmannsgrün) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Hranice, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 24 loĝantoj. Ĝi etendiĝas en la plena nordokcidenta angulo de Ĉeĥio. Sur tiu ĉi loko ankaŭ troviĝas trilanda punkto de historiaj landoj, Bohemio, Bavario kaj Saksio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eksa kazerno de Limgardistejo, estonta porvirina malliberejo (2008)

Trojmezí situas proksimume 2 kilometroj de Hranice kaj 12 kilometroj nordokcidente de , en supermara alteco 602 metroj.

Antaŭe Trojmezí dividiĝis en Trojmezí (Gottmannsgrün), Dolní Trojmezí (Unter Gottmannsgrün) kaj Kozí hřbet (Ziegenrück), kaj parto de la municipo estis ankaŭ solejoj Richterovy Domky, Neustadt, Schwammenbach kaj Císařský hamr (Kaiserhammer). Iuj fontoj indikas ankaŭ Mäcklovy Domky.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1356. En la 16-a kaj la 17-a jarcento oni minis en la ĉirkaŭaĵo ferercon. Restaĵoj de la minado estas videblaj ankoraŭ ĝis hodiaŭ. Tiutempe estiĝadis en la ĉirkaŭaĵo kelke da muelejoj. La vilaĝo estas disigita sur pli granda teritorio, tial estus ĉiam problemoj kun vizitado de infanoj en lernejon. Eĉ tiel estis en la jaro 1903 konstruita moderna lernejo.

En la plej nordokcidenta angulo de Trojmezí troviĝas trilanda punkto kun Bavario kaj Saksio, dum kio ankoraŭ antaŭ eniro de Ĉeĥio en Schengen-spacon ĉi tie estis turisma pasejo.

Monumento al viktimoj de milito en la jaro 1866 kaj al la unua mondmilito

Post la dua mondmilito kaj ellandigo de germana loĝantaro Trojmezí estis preskaŭ senhomigita. Granda parto de ĉeĥoj, kiu ĉi tie restis, devis en la jaro 1951 post tio, kiam ĉi tie estis establita limzono, kaj iliaj domoj estis deŝiritaj. Pli poste estis ĉi tie konstruita konstruaĵo de limgardistejo, kiu estis uzata nur sporade, sed fine ĝi longajn jarojn malkonstruiĝis. Sed en majo de 2008 ĝi estis fine vendita al lokaj entreprenistoj, kiuj intencas fari el ĝi porvirinan malliberejon.[1]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 039
18801 075
1890932
1900942
1910947
1921797
JaroLoĝantoj
1930845
1950123
196192
197047
198033
199131
JaroLoĝantoj
200132
201126
202124

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]