Trojmezí (Hranice)
Trojmezí | |
germane Gottmannsgrün | |
vilaĝo | |
Restoracio en Trojmezí
| |
Oficiala nomo: Trojmezí | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Hranice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Smrčiny |
Situo | Trojmezí |
- alteco | 602 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 14′ 57″ N 12° 10′ 10″ O / 50.24917 °N, 12.16944 °O (mapo) |
Katastro | 7,22 km² (722 ha) Trojmezí |
Loĝantaro | 24 (2021) |
Denseco | 3,32 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1356 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 351 24 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Trojmezí (Hranice) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Trojmezí (germane kaj ĝis la jaro 1947 ankaŭ ĉeĥe Gottmannsgrün) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Hranice, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 24 loĝantoj. Ĝi etendiĝas en la plena nordokcidenta angulo de Ĉeĥio. Sur tiu ĉi loko ankaŭ troviĝas trilanda punkto de historiaj landoj, Bohemio, Bavario kaj Saksio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Trojmezí situas proksimume 2 kilometroj de Hranice kaj 12 kilometroj nordokcidente de Aš, en supermara alteco 602 metroj.
Antaŭe Trojmezí dividiĝis en Trojmezí (Gottmannsgrün), Dolní Trojmezí (Unter Gottmannsgrün) kaj Kozí hřbet (Ziegenrück), kaj parto de la municipo estis ankaŭ solejoj Richterovy Domky, Neustadt, Schwammenbach kaj Císařský hamr (Kaiserhammer). Iuj fontoj indikas ankaŭ Mäcklovy Domky.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1356. En la 16-a kaj la 17-a jarcento oni minis en la ĉirkaŭaĵo ferercon. Restaĵoj de la minado estas videblaj ankoraŭ ĝis hodiaŭ. Tiutempe estiĝadis en la ĉirkaŭaĵo kelke da muelejoj. La vilaĝo estas disigita sur pli granda teritorio, tial estus ĉiam problemoj kun vizitado de infanoj en lernejon. Eĉ tiel estis en la jaro 1903 konstruita moderna lernejo.
En la plej nordokcidenta angulo de Trojmezí troviĝas trilanda punkto kun Bavario kaj Saksio, dum kio ankoraŭ antaŭ eniro de Ĉeĥio en Schengen-spacon ĉi tie estis turisma pasejo.
Post la dua mondmilito kaj ellandigo de germana loĝantaro Trojmezí estis preskaŭ senhomigita. Granda parto de ĉeĥoj, kiu ĉi tie restis, devis en la jaro 1951 post tio, kiam ĉi tie estis establita limzono, kaj iliaj domoj estis deŝiritaj. Pli poste estis ĉi tie konstruita konstruaĵo de limgardistejo, kiu estis uzata nur sporade, sed fine ĝi longajn jarojn malkonstruiĝis. Sed en majo de 2008 ĝi estis fine vendita al lokaj entreprenistoj, kiuj intencas fari el ĝi porvirinan malliberejon.[1]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 039 |
1880 | 1 075 |
1890 | 932 |
1900 | 942 |
1910 | 947 |
1921 | 797 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 845 |
1950 | 123 |
1961 | 92 |
1970 | 47 |
1980 | 33 |
1991 | 31 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 32 |
2011 | 26 |
2021 | 24 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Monumento al viktimoj de Prusia-Aŭstria milito en la jaro 1866
- Monumento al viktimoj de la unua mondmilito
- penta kruco
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|