Trutzburg Heppenheim
Trutzburg Heppenheim | |||
---|---|---|---|
burgo | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Germanio | ||
Geografia situo | 49° 38′ 14″ N, 8° 39′ 18″ O (mapo)49.6372777777788.6550833333333Koordinatoj: 49° 38′ 14″ N, 8° 39′ 18″ O (mapo) | ||
| |||
Konstruita | ekde 2004 | ||
Neniigita | en 2012 | ||
La Trutzburg Heppenheim, prononco [Trucburk Hepnhajm], estis alternativa projekto pri konstruo de pseŭdomezepoka "burgo" en la urba komunumo Heppenheim de la federacia lando Hesio de Germanio, el lomo, ligno kaj rokoj. Ĝi ekkonstruiĝis en 2004 en pitoreska loko inter vitejoj de la regiono Bergstraße [prononco Berkŝtrase] (monta strato), kiu inter la urboj Darmstadt norde kaj Wiesloch sude signas la limon inter montara pejzaĝo de la Odenvaldo oriente kaj vasta ebenaĵo dominita de la rivero Rejno okcidente. La ŝtataj instancoj pri konstruado tamen dekomence ne donis konstupermeson kaj minacis per neniigo de la konstruaĵo - tamen nur en junio 2012 fine realiĝis la minaco kaj la konstruaĵo vere estis neniigita. La projektaj gvidantoj konsideris la ejon loko por infana edukado kaj kulturaj iniciatoj, kaj aparte en la lastaj jaroj de sia ekzisto la projekto estis forte subtenita fare de granda parto de la loka civitanaro, kiu kontraŭis la neniigon kaj pledis por vivteno de la "burgo".
Etimologio[redakti | redakti fonton]
La vorto "Trutzburg" fontas el la mezepoka germana lingvouzo respektive el la mezaltgermana lingvo kaj celis iom pli provizore konstruitan, sed tamen aparte fortikitan burgon, konstruitan ekzemple en longdaŭraj okupadoj aŭ sieĝoj - la vortero "Trutz" rilatas al la germana verbo trotzen, do "spiti". Historie multaj "Trutzburgen" tamen fine de militoj estis neniigitaj, samkiel okazis al la moderna projekto.