Tucioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tucioj
Princess Esther Kamatari.jpg
burunda princino Esther Kamatari
Kvanto 2.5 milionoj (Ruando kaj Burundo)
Loĝareo Ruando, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo (oriento)
Lingvo(j) Burunda, Kinjaruanda, franca
Religio(j) Katolikismo, Protestantismo
Raso Negroida
Parenca(j) etno(j) hutuoj, tvaoj
v  d  r
Information icon.svg

Tucioj (Tutsi) estas altstatura fajnonaza nigrohaŭta tribo en Centra Afriko: Ruando, Burundo, Kongo. Laŭ kelkaj hipotezoj tiu tribo parencas al la triboj de kuŝitoj kaj masajoj. Laŭ aliaj supozoj la triboj tutsi kaj hutuoj aperis pro socia distavoliĝo, kiam tucioj egalas al aristokratoj ("Nigraj sinjoroj"), kaj hutuoj estis ordinara popolo ("Nigraj sklavoj"). La distavoliĝo estis spronita per la politiko de kolonia potenco, kiu apogis sin sur loka aristokrataro.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • 15-a jarcento — almigrado el la teritorio de Sudano kaj Etiopio al Ruando kaj Burundo, verŝajne, pro araba invado. La ĉefa okupiĝo tiutempe estis bestobredado (bredado de zebuo), tamen sufiĉe frutempe la triboj konsistigas la feŭdan eliton sub la gvido de regnestro (mvami), subigante la lokajn tribojn hutuajn kaj transprenante ilian lingvon. Legendoj de tucioj rakontas pri la unua ruanda regnestro Giĥango, kiu konkeris la teritorion de kelkaj regnoj ĥima, militbatis kelkajn potencajn baĥinza, la reĝojn de la hutuoj, kaj starigis sian potencon super la tutan regionon, kiu konsistigas la teritorion de la nunaj Ruando kaj Burundo. Formiĝo de la Imperio Tutsi Hema.
  • 1865 — invado de tucioj al la teritorio de Belga Kongo
  • 1959 — detronigo de la tucia reĝo Kigeri la 5-a kaj neniigo de privilegioj de tucioj. Oni akuzas ilin pri subiĝo antaŭ la blanka koloniismo. 160 miloj da tucioj forlasas Ruandon.
  • 1994Ruanda Genocido. Centmiloj da tucioj estas mortigitaj. Persekutistoj nomas ilin inyenziblatoj. Tamen tucioj, malgraŭ sia minoritata stato, sukcesis venki en la konflikto kaj kune kun Ruanda Patriota Fronto reprenis la potencon. Samtempe komenciĝis la Burunda enlanda milito.
  • 1998 — ribelo de tucioj en Kongo — komenco de la Afrika monda milito, venkita de tucioj — ilia gvidanto fariĝas la ministro de defendo en Kongo.
  • 2004 — ribelo de tucioj en Kongo.

La atenco kaj la amasmortigado[redakti | redakti fonton]

La eksplodo de la milito en Ruando venis post kiam la 6a de aprilo de 1994 la hutuaj radikaluloj murdis la tiaman prezidenton Juvénal Habyarimana, ankaŭ hutuo, kiam tiu veturis per aviadilo. Tiaj radikaluloj intencis haltigi la pacnegocadon de tiu hutua prezidento kun la tucia gerilo, kion apogis la internacia komunumo; tiu negocado estis finonta per registaro de nacia unuiĝo kun reprezentantoj de ambaŭ etnoj. Dum la atenco mortis ankaŭ la prezidento de Burundo Cyprien Ntaryamira.

Ĉirkaŭ la preciza faligo de la aviadilo okazis terurigaj radikampanjoj de Hutu Power (Hutua Povo) kiu varmigis la animojn de la kontraŭaj hutuoj kaj tucioj. Post tio la hutuoj kulpigis la tuciojn pri tiu murdo kaj komencis amasmortigadon kiu kaŭzis la mortojn de ĉirkaŭ 800.000 tutcioj kaj hutuoj dum malpli da 100 tagoj.

En 2006 francia komisiono konkludis ke la kulpulo de la atenco estis la tucio Paul Kagame, kiu estis la tiama ruanda prezidento. Tio rompigis la rilatojn inter la ruanda registaro kaj la franca ekskoloniiganta kaj senkoloniiginta lando. Ŝajne Francio armigis la hutuojn kontraŭ la tuciojn.

En 2010 sendependa komisiono (komponita de ruandanoj kaj brutoj) fintrovis la verajn kulpulojn, inter ili la kolonelon Teoneste Bagasora, kiel estro de la operaco kaj la veran fakton ke la aviadilo estis faligita de du misiloj lanĉitaj el la militbazo de la ĉefurbo Kigali, sub kontrolo de la ruanda armeo. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. “El detonante de un genocidio. Una comisión independiente concluye que los radicales hutus aesinaron al presidente ruandés para forzar la guerra” (Sendependa komisiono konkludas ke la hutuaj radikaluloj murdis la ruandan prezidenton por kaŭiz la militon); El País, 12a de januaro de 2010.