Tuleo Socio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tuleo Socio (/ˈtuːlə/; germane Thule-Gesellschaft), komence nomumita kiel la Studiengruppe für germanisches Altertum ("Esplor-grupo pri la ĝermana Antikveco"), estis germana okultisma kaj popolec-ideologia grupo fondita en Munkeno tuj post la Unua Monda Milito, nomita kiel la mitologia norda lando je la greka legendo. La socio estas rimarkinda ĉefe kiel la organizaĵo kiu sponsoris la Germanan Laboristan Partion (DAP; Deutsche Arbeiterpartei) kiu poste estus reorganizota far Adolf Hitler kiel la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (NSDAP aŭ Nazia Partio). Anoj de Tuleo Socio estis elstaregaj altrangaj futuraj naziestroj aŭ ideologiaj teoriadistoj, interalie; Rudolf Hess, Alfred Rosenberg, Hans Frank, Dietrich Eckart kaj Gottfried Feder.[1]

Simbolo de Tuleo Socio

Kredoj[redakti | redakti fonton]

Elstara fokuso de la Tuleo Socio estis la originoj de la arja raso. En 1917, homoj kiuj volis unuiĝi al la "Ĝermana Ordeno", disde kiu la Tuleo Socio disvolviĝus en 1918, devus havi specialan "sango-deklaron je fido" koncerne al sia propra deveno:

La subskribanto per ĉi tio ĵuras je sia tutscio kaj kredo ke nenia juda aŭ kolora sango trafluas nek siajn proprajn nek edzinajn vejnojn, kaj ke inter siaj prauloj neniaj anoj estas apartenantaj al haŭtkoloraj rasoj.

"Tuleo" (greke Θούλη) estis lando poziciita far greko-romiaj geografoj sur la plej norda nordo (laŭkutime montrita kiel Islando).[2] La latina vortaĵo "Ultima Thule" estas ankaŭ menciita far la romia poeto Vergilio en siaj paŝtistaj poemaĵoj nomitaj la Georgiko.[3] Tuleo origine estis plej eble nomo por Skandinavio, kvankam Vergilio simple uzas ĝin kiel proverbon rilate al la konata rando de la mondo, do ĝi ne nepre devus esti komprenita kiel la laŭvorta hodiaŭa Skandinavio.[4] Tuleo Socio identigis na Ultima Thule kiel perdiĝitan antikvan teramason ĉe la ekstrema nordo, ĉirkaŭ GronlandoIslando,[5] kiu, laŭ naziaj mistikuloj estis la ĉefurbo de la antikva Hiperboreio.

Agado[redakti | redakti fonton]

La Tuleo Socio allogis proksimume 250 anojn ĉe Munkeno kaj proksimume 1500 aliajn ĉe Bavario.[6]

La sekvantaro de Tuleo Socio kunhavis profundan intereson pri rasaj teorioj kaj, ĉefe, pri kontraŭbatali kaj judojn kaj komunistojn. Sebottendorff planis malsukcese preni kiel ostaĝon la bavaran socialisman prezidenton Kurt Eisner en Decembro 1918.[7][8] Dum la Bavara Soveta Respubliko de aprilo 1919, Tuleanoj estis akuzitaj pro supoza provo enfiltri ĝian registaron kaj realigi puĉon. Je la 26-a de aprilo, la komunisma registaro de Munkeno sturmis la socian sidejon kaj elprenis sep tuleanojn kiel malliberulojn, kaj sekve ekzekutis ilin je la 30-a de aprilo. Inter la ekzekutituloj estis Walter Nauhaus kaj kvar konataj aristokratuloj, inkluzive la Grafino Heila von Westarp kiu agis kiel sekretariistino de la grupo, kaj la Princo Gustav von Thurn und Taxis, kiu rilatiĝis al pluraj reĝaj eŭropaj familioj.[9][10] Responde al tio, la Tuleo Socio organizis civitanan insurekcion dum la blankaj trupoj eniris la urbon je la 1-a de majo.[11]

Münchener Beobachter ĵurnalo[redakti | redakti fonton]

En 1918, la Tuleo Socio aĉetis lokan ĉiusemajnan ĵurnalon, Münchener Beobachter-ĵurnalon (Munkena Rigardanto), kaj ŝanĝis ĝian nomon al Münchener Beobachter und Sportblatt (Munkena Rigardanto kaj Sportpapero) je provo plibonigi ĝian atingon kaj produktiĝon. La Münchener Beobachter poste iĝos Völkischer Beobachter, la ĉefa nazia ĵurnalo. Ĝi estis eldonita far Karl Harrer.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kershaw, Ian (2000). Hitler, 1889-1936: Hubris, W. W. Norton & Company, pp. 138–139.
  2. "Perseus Digital Library", citing Smith's Dictionary of Greek and Roman Geography
  3. Vergil, Georgics, 1.30
  4. Oxford Classical Dictionary 2003
  5. Goodrick-Clarke, Nicolas (1995) The Occult Roots of Nazism: Secret Aryan Cults and Their Influence on Nazi Ideology New YorkL NYU Press. p.145
  6. Goodrick-Clarke 1985, p. 143
  7. Phelps 1963
  8. Goodrick-Clarke 1985
  9. Timebase 1919 . Timebase Multimedia Chronography. Accessed April 18, 2008.
  10. Goodrick-Clarke 1985
  11. Goodrick-Clarke 1985