Tumedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tumedoj
izolita homa grupo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Tumedoj, Tümed (Tumad, en ĉina 土默特部; "multaj aŭ dek mil" derivita el la unua "tumen") estas subgrupo de Mongoloj. Ili vivas en la maldekstra distrikto Hoĥoto kaj en la dekstra distrikto Baŭtoŭo en Ĉinio. Plej dediĉas sin al malnomada agrikulturo, loĝante en miksaj komunumoj en la ĉeurbo Hoĥoto. Partoj el ili laŭlonge de Hulun Buir, Interna Mongolio. Estas tumedoj en la areoj de Mandal-Ovoo, Bulgan, Cogt-Ovoo, Cogtcecii, Manlai, Ĥurmen, Baĝandalai kaj Sevrei de Umnugovi Aimag, Mongolio.

El la komenco de la 9-a jarcento ĝis la komenco de la 13-a jarcento, la Ĥori-Tumedoj vivis ĉe la okcidenta flanko de la lago Baikal. Ili vivis en tio kio estas nuntempe suda Irkutska provinco, en kelkaj partoj de Tuvio kaj en sudokcidenta Burjatio.[1] En 1207, Ĝingis-Ĥano, post la konkero de la Ĥori-Tumedoj, decidis translokigi kelkajn el tiuj grupoj suden kaj tiuj popoloj finfine setliĝis en sudaj partoj de la Granda Dezerto Gobio. Sed ŝajne la tumedoj ne havis fortajn konektojn kun la arbaraj popoloj en Siberio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. History of Mongolia, Volume II, 2003

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dunnell, Ruth W.; Elliott, Mark C.; Foret, Philippe; Millward, James A (2004). New Qing Imperial History: The Making of Inner Asian Empire at Qing Chengde. Routledge. ISBN 1134362226.
  • Millward, James A. (1998). Beyond the Pass: Economy, Ethnicity, and Empire in Qing Central Asia, 1759-1864. Stanford University Press. ISBN 0804729336.
  • Perdue, Peter C (2009). China Marches West: The Qing Conquest of Central Eurasia. Harvard University Press. ISBN 978-0674042025.
  • Ram Rahul. March of Central Asia. Indus Publishing, 2000 ISBN 81-7387-109-4
  • Johan Elverskog. Our Great Qing: The Mongols, Buddhism and the State in Late Imperial China, ISBN 0-8248-3021-0