Tutmonda ORT

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutmonda ORT
emblemo
organizaĵo pri edukado • juda organizaĵo
Komenco 1880 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Retejo Oficiala retejo
vdr

La organizaĵo Tutmonda ORT (akronimo de Organizo - Rekonstruo - Trejnado, ruse Общество Ремесленного Труда, Obshchestvo Remeslenava Truda, signifante Asocio por la Antaŭenigo de Kvalifikitaj Komercoj, ankaŭ konata kiel la Organizaĵo por Rehabilitado tra Trejnado) estas neregistara organizaĵo fondita en Rusio en 1880 kiel "Societo por Metio kaj Agrikultura Laboro (por kaj pro judoj)" [1]. komence homama kaj eduka organizaĵo por la disvastigo kaj instigo de sperta, profesia kaj agrikultura laboro inter la judoj de Rusio; ekde 1921 - tutmonde juda eduka kaj bonfara organizaĵo [2].

Post iom da translokigojn, la ĉefsidejo de ORT situas en Londono. En la pli ol centjara historio de ĝia ekzisto, multe pli ol miliono da homoj kompletigis lernejan trejnadon ĉe ORT. La organizaĵo funkciis en pli ol 100 landoj kaj nuntempe funkcias en 58 landoj tutmonde [3].

Unio[redakti | redakti fonton]

ORT en Argentino

Tutmonda ORT-Unio estas federacio de aŭtonomaj ORT-organizaĵoj funkciantaj en malsamaj landoj. Nuntempe, ORT funkcias en Nordameriko, Latin-Ameriko, Afriko, Azio, Okcidenta Eŭropo, la baltaj ŝtatoj kaj la KSŜ. ORT ankaŭ partoprenas internaciajn ekonomiajn kaj socievoluajn programojn, disponigante teknikan asistadon kaj profesian trejnadon en triamondaj landoj. En 2005, la totala buĝeto de tiuj organizaĵoj superis 250 milionojn USD [4].

La ĉefsidejo de la Tutmonda ORT Unio situas en Londono. ORT havas konsilajn rilatojn en Unesko, pri informprogramoj kaj edukaj programoj, estas observanto ĉe la Internacia Organizaĵo de Laboro kaj kunfondinto de ICVA (Internacia Konsilio de Volontulaj Agentejoj) [5].

Israelo[redakti | redakti fonton]

Post kiam iamaj studentoj de ORT ekloĝis en Palestino ekde la 1920-aj jaroj, ORT establis kursojn de profesia trejnado por enmigrintoj baldaŭ post la fondo de la Ŝtato de Israelo.

En 2003, la reto de lernejoj kaj altlernejoj en Israelo, kiu inkludas 159 instituciojn, edukis 90,000 studentojn. ORT-diplomiĝintoj konsistigas 25% de altteknologiaj industrilaboristoj [6]. Tamen, en 2006, la israela filio de ORT ĉesis sian membrecon en la Tutmonda ORT Unio [7]. La organizaĵo ​​Friends of Israel Sci-Tech Schools kolektas donacojn por israela ORT en Usono. En la sama tempo, la Tutmonda ORT Unio daŭre funkciigas en Israelo sub la nomo Kadima Mada (Antaŭeniranta Scienco), financante komunajn projektojn kun la Edukministerio, aliaj ministerioj, regionaj konsilioj kaj hospitaloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pfeffer, Anshel, "The Last Jewish School in Berlin", 12 April 2012.
  2. About ORT. World ORT. ort.org. Arkivita el la originalo je 2019-04-24. Alirita 24 April 2019.
  3. History (en-US). Alirita 2020-11-27.
  4. British ORT website home page. British ORT. Arkivita el la originalo je 23 January 2005. Alirita 23 January 2005.
  5. World ORT resumes role in international organisations. World ORT (26 March 2009). Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 26 October 2009.
  6. The ORT Emergency Campaign for Israel. World ORT (21 July 2006). Arkivita el la originalo je 21 July 2006. Alirita 21 July 2006.
  7. Berkman, Jacob, "Battle of the ORTs Continues", Jewish Telegraphic Agency: jta.org, 27 April 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]