Tyrgils Knutsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tyrgils Knutsson
Statuo de Knutsson en Viborg, Rusio.
Statuo de Knutsson en Viborg, Rusio.
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1300 (1300-01-01)
en Earnaness
Morto 1-an de januaro 1306 (1306-01-01) (6-jara)
en Stokholmo
Mortokialo senkapigo
Tombo Riddarholm-preĝejo, Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Knut
Patrino N.N. Sigtryggsdotter
Infanoj Kristina Torgilsdotter • Margareta Tyrgilsdotter of Aranäs
Okupo
Okupo politikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tyrgils Knutsson, aŭ Torkel Knutsson (m. 1306) estis Marsk de Svedio, nome membro de la Privata Konsilantaro de Svedio (Riksråd), kaj virtuala reganto de Svedio dum la ekregado de la reĝo Birger Magnusson (1280–1321).

Kiam Tavastio estis atakita de la Novgoroda Respubliko, en 1292, Torkel estis la estro de la tiel nomita Tria sveda krucmilito kontraŭ Novgorodo en 1293 kaj konkeris partojn de Karelio, kie li fondis la fortikaĵon de la Viborga kastelo. En 1299–1300, li estris novan atakon kontraŭ Novgorodo, kaj fondis Landskrona fortikaĵon ĉe la rivero Oĥta ĉe ties enfluejo al Neva.

Blazono de Tyrgils Knutsson.

Tiu ĉi tria krucmilito per sia geografia amplekso fine kreis limojn inter ortodoksa oriento kaj katolika okcidento, post tio kiam rusoj komencis validigi sian influon super la orienta parto de Finnlando. Kvankam intertempe la svedoj sukcesis subkontroligi plimulton de la lando kaj dum la 13-a jarcento firmigis siajn poziciojn kaj konstrui multnombrajn burgojn por subteni ĉi tiean svedan potencon kontraŭ malobeemaj regionoj ĉirkaŭ Turku, en Tavastio kaj Viborg.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lagerqvist, Lars O. (1982) Sverige och dess regenter under 1000 år (Stockholm: Albert Bonniers Förlag) ISBN 91-0-041538-3