Universitata Hospitalo La Paz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitata Hospitalo La Paz
universitata hospitalo • malsanulejo
Komenco 1964 vd
Geografia situo 40° 28′ 51″ N, 3° 41′ 14″ U (mapo)40.48093056-3.68735833Koordinatoj: 40° 28′ 51″ N, 3° 41′ 14″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Situo Madrido
Adreso Pº de La Castellana, 261
Poŝtkodo 28046
Universitata Hospitalo La Paz (Madrido)
Universitata Hospitalo La Paz (Madrido)
DEC
Universitata Hospitalo La Paz
Universitata Hospitalo La Paz
Map
Universitata Hospitalo La Paz
Filioj Hospital Infantil La Paz vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Universitata Hospitalo La Paz (hispane Hospital Universitario La Paz) nome La Paco, estas publika hospitala centro, en la distrikto Fuenkaralo-Pardo de Madrido, Hispanio. Ĝi estas administrata de la Madrida Sanservo Servicio Madrileño de Salud, dependanta de la Consejería de Sanidad, nome sanserva instanco de la regiona registaro de la Madrida Regiono kaj ĝi estas unu de la ĉefaj hospitaloj de la lando. Ĝi estas aparte ankaŭ referenca centro je tutlanda kaj internacia niveloj en kelkaj specifaj fakoj de alta nivelo de scienca kaj teknologia disvolvigo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi malfermiĝis en 1964. La nomo "La Paco" estis elektita, ĉar tiam la Frankisma diktaturo estis realiganta propagandan eventon pri la rememorigo de "25 jaroj de paco" kvazaŭ memorinda okazaĵo post la fino de la Hispana Enlanda Milito, kiu por multaj nek finiĝis ankoraŭ nek vere malfermis pacan reĝimon, sed nur diktaturo de Francisco Franco.

En 1984 ekfunkciis la programo de transplantoj, kaj tiukadre samjare oni faris la unuan transplanton de reno, kaj post du jaroj la unuan de hepato.

Ekde 1970 ĝi estas ligita al la Aŭtonoma Universitato de Madrido, kies Fakultato de Medicino kaj unu de ties Universitataj Altlernejoj de Flegado nome EUE La Paz estas apud ĝiaj instalaĵoj.[1]

Laŭ datenoj de 2006[2]​ la hospitalo havis en tiu jaro totalon de 58 567 enhospitaligojn. La nombro de eksteraj konsultoj estis de 1 241 634 kaj la plenumitaj urĝoj estis 285 108. Pri kirurgaj intervenoj, oni faris 45 539. En la naskofako okazis 10 364 naskoj kaj en transplanta fako oni faris 151 intervenojn.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu de la hospitaloj kiuj kunnformas la Hospitalon La Paz havigas diversajn servojn. Kaj tiel la Ĝenerala Hospitalo havigas la jenajn servojn:

Vidaĵo de la komplekso el oriento (Avenuo de la Kastilia)
Ĝenerala Hospitalo.
  • Alergologio
  • Klinikaj Analizoj
  • Patologia Anatomio
  • Anestezo kaj Reanimado

      *Dolorfako

  • Angiologio kaj Vaskula Kirurgio
  • Korfako
  • Ĝenerala Kirurgio
  • Specifaj kirurgioj
  • Dermatologio
  • Endokrinologio
  • Farmacio
  • Geriatrio
  • Hematologio
  • Estomatologio
  • Interna Medicino
  • Mikrobiologio
  • Nefrologio
  • Neŭmologio
  • Neŭrokirurgio
  • Neŭrologio
  • Neŭrofiziologio
  • Oftalmologio
  • Onkologio
  • Otorrinolaringologio
  • Psikiatrio
  • Klinika psikologio
  • Radiodiagnozo
  • Reŭmatologio
  • Traumatologio
  • Urĝa Intensiva Medicino (UCI)
  • Urĝoj
  • Urologio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Docencia». Hospital Universitario La Paz. 31a de majo 2018. Konsultita la 20an de decembro 2022.
  2. «EL HOSPITAL / La Paz en Cifras». Arkivigite je 2022-03-31 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 21an de aŭgusto 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]