Universitato Bahçeşehir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Bahçeşehir
privata universitato
Informoj
fondodato 1998
speco privata
Situo
Geografia situo 41° 2′ 30″ N, 29° 0′ 34″ O (mapo)41.04166729.009444Koordinatoj: 41° 2′ 30″ N, 29° 0′ 34″ O (mapo)
lando Turkio
urbo Istanbulo
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Anatolian University Libraries Consortium Association vd
Universitato Bahçeşehir (Istanbulo)
Universitato Bahçeşehir (Istanbulo)
DEC
Universitato Bahçeşehir
Universitato Bahçeşehir
Map
Universitato Bahçeşehir
vdr
Universitato Bahçeşehir - Istanbulo

La Universitato Bahçeşehir estas privata universitato je la eŭropa flanko de Istanbulo, Turkio. kiu estas membro de la tutmonda eduka reto BAU. Ĝi celas esti inter la 500 plej bonaj universitatoj en la mondo en 2023, kiam ĝi festas la 100-an datrevenon de la turka Respubliko. La Universitato Bahçeşehir ricevis la premion "Superbrands of Turkey" en 2007.

La Universitato Bahçeşehir estis fondita en 1997-1998 fare de la Eduka Fondumo Bahçeşehir Uğur sub la slogano "Monda Universitato en la koro de Istanbulo"[1] por instrui la estontajn gvidantojn de la lando trejnante ilin pensi kritike, esplori kaj konsciiĝi pri lokaj kaj tutmondaj aferoj[2].

Akademia kaj strategia protokolo estis subskribita samjare kun San Diego State University en Kalifornio, Usono. La universitato estas unu el la malmultaj universitatoj en Turkio, kie oni instruas en la angla lingvo kaj tial studentoj devas havi altan lingvonivelon de la angla. La universitato konsistas el 8 fakultatoj, 1 lingva lernejo kaj 2 fakaj lernejoj. Kvar institutoj provizas postbakalaŭran edukadon.

La nuna rektoro (2021) estas prof-o d-ro Şirin Karadeniz Oran [3] [4].Nuntempe estas enskribitaj 15 000 studentoj, kun 900 profesoroj kaj 100 studprogramoj en du kampusoj[2].

La universitato havas krom 4 kampusoj en Istanbulo kaj kampusoj en aliaj turkaj urboj (kiel Bursa) ankaŭ kampusojn eksterlande pere de la internacia reto BAU en Berlino, Toronto, Vaŝintono, Romo, Honkongo, Silicon Valley, Batumo, Kipro, Hanojo, Kievo, Puebla, Brockwille[1]. La Universitato ankaŭ administras unikan reton de bazaj kaj mezlernejoj en Turkio[2].

Unesko[redakti | redakti fonton]

La universitato substrekas la antaŭenigon de reciproka respekto, la aprezo de diferenco kaj konstrua esprimmaniero[2]. Tial Unesko kaj la Universitato Bahcesehir interkonsentis por kunlabori en la kampoj de edukado kaj kulturo por antaŭenigi dialogon inter kulturoj kaj daŭrigebla paco[5]. En 2013 okazis en la sama universitato la unua Internacia Somera Universitato de la Projekto Aladino. Entute 48 junaj usonaj, britaj, francaj, germanaj, israelaj, marokaj, palestinaj, tuniziaj, senegalaj, iranaj, libanaj, siriaj kaj turkaj studentoj sekvis serion de kursoj kaj prelegoj de famaj universitataj profesoroj pri la historio de amasa perforto en la Eŭropo de la 20-a jarcento, samkiel pri konfliktsolvado, kultura diverseco kaj interkultura edukado sub la temo ""Eŭropo de la 20-a jarcento: de amasa perforto al eŭropa konstruado". La International Summer School for Intercultural Leadership (Internacia Somera Universitato por interkultura gvidado) estas ĉiujara iniciato, kiu celas kunigi studentojn de Eŭropo, Mezoriento, Nordafriko kaj Usono por disvolvi iliajn interkulturajn kapablojn kaj doni al ili la ŝancon kompreni kaj integri la valorojn kaj celojn aranĝitajn de la Projekto Aladino. La Projekto Aladino lanĉis la iniciaton kun du turkaj institucioj:  Anadolu Kültür (turka NRO kaj kunorganizanto) kaj Bahçesehir University of Istanbul (kunorganizanto) kune kun 12 partneraj universitatoj[6].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Unesko, Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj (2013-2022)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]