Universitato de Arktio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Arktio
asocio
moto "En la Nordo, por la Nordo, apud la Nordo"
"Kun Komunaj Voĉoj"
Informoj
fondodato 2001
speco kunlabora akademia reto
Situo
lando Finnlando
urbo Rovaniemi
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Internacia Scienca Konsilio vd
vdr

Universitato de la Arkto (akronime UArktio, angle University of the Arctic, akronime UArctic) estas internacia kunlabora instanco por la Arkta regiono, konsistanta de universitato, altlernejoj, esplorinstituto kaj aliaj organizoj kun intereso pri disvastigado de esplorado kaj edukado en la regiono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita la 12-an de junio 2001 laŭ rekomendo de la Arkta Konsilio.​

Ĝia celo estas la kreado de forta kaj daŭrigebla ĉirkaŭpolusa regiono, povigante la loĝantaron, precipe indiĝenajn popolojn, per edukado, moviĝeblo kaj komuna scio.

Ĝi havas sian internacian sekretariejon en la instalaĵoj de la Universitato de Laponio, en Rovaniemi, Finnlando.

Ekde 2002, UArctic havas statuson de observanto en la Arkta Konsilio [1].

Organizo[redakti | redakti fonton]

Universitato de la Arkto estas gvidata de estraro konsistanta el naŭ membroj, same kiel studentaj reprezentantoj.

En universitatoj de UArctic, la programo pri Arktaj studoj estas proponita je baza nivelo . La interŝanĝa programo north2north donas la ŝancon al studentoj ĉe membro-institucioj studi en aliaj arktaj altlernejoj. La programo GoNorth estas projekto Erasmus Mundus kiu donas la ŝancon al studentoj el pli sudaj landoj por studi en la nordo. UArkta Kampa Lernejo konsistas el pli mallongaj kursoj por esplorstudantoj. La programo northTREX estas interŝanĝa programo por instruistoj. Forumo de Norda Esplorado laboras por diskutoj kaj interŝanĝoj de scio inter esploristoj.

Estas pli ol 150 membroj en la Universitato de la Arkta. Estas 37 membroj de Kanado, 13 de Danio, 1 de la Ferooj, 17 de Finnlando, 3 de Gronlando, 10 de Islando, 16 de Norvegio, 55 de Rusio, 7 de Svedio, 27 de Usono kaj 38 de ne-Arkta landa (Aŭstrio (1), Belgio (1), Ĉeĥio (1), Ĉinio (15), Francio (1), Germanio (1), Barato (1), Irlando (1), Italio (1), Japanio (1), Koreio (2), Mongolio (1), Nederlando (1) kaj Unuiĝinta Reĝlando (10), aldone al la Internacia Polusa Fonduso) [2].

Plejparto de la membroj estas superaj edukaj institucioj, sed aliaj membroj inkluzivas ĉirkaŭpolusaj indiĝenaj organizaĵoj kaj esploraj institucioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Milestones in UArctic History. University of the Arctic. Arkivita el la originalo je October 16, 2013. Alirita January 8, 2012.
  2. Member Profiles. University of the Arctic. Alirita 1 March 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]