Universitato de Buckingham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Buckingham
privata universitatoaltlernejo • organizaĵo pri edukado
moto Alis Volans Propriis
Flugante sur Niaj Propraj Flugiloj
Informoj
fondodato 1-a de aŭgusto 1976
Situo
Geografia situo 51° 59′ 45″ N, 0° 59′ 31″ U (mapo)51.995833333333-0.99194444444444Koordinatoj: 51° 59′ 45″ N, 0° 59′ 31″ U (mapo)
lando Britio
urbo Buckingham
adreso University of Buckingham, Hunter Street, Yoemanry House, Buckingham, Buckinghamshire, MK18 1EG
poŝtkodo MK18 1EG
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato de Buckingham (Britio)
Universitato de Buckingham (Britio)
DEC
Universitato de Buckingham
Universitato de Buckingham
Map
Universitato de Buckingham
vdr
Logoo

La Universitato de Buckingham (angle University of Buckingham, akronime UB) estas privata senprofita privata universitato en Buckingham, Buckinghamshire, Anglio kaj la plej malnova el la ses privataj universitatoj en la lando.

La universitato estis fondita kiel la University College at Buckingham (UCB) en 1973, kaj komencis akcepti studentojn en 1976. Ĝi ricevis reĝan ĉarton donantan al ĝi universitatan statuson en 1983, tiel iĝante la unua privata universitato estanta establita en Britio ekde 1919. La universitataj fakultatoj ofertas studprogramojn al bakalaŭroj, magistroj kaj PhD-gradoj.

La studplano ne sekvas la kutiman britan ŝablonon. Ĝi estas dujara kurso dividita en kvar semestrojn, kun akademia jaro daŭranta de januaro ĝis decembro. La plej gravaj temoj estas juro, kontado kaj komercaj studoj. Biologio antaŭe estis instruita, sed tiu fakultato estis fermita.

La plej multaj el la studentoj estas eksterlandaj, precipe de Malajzio, Pakistano kaj Niĝerio. La altaj instrukotizoj signifis, ke malmultaj anglaj studentoj elektis studi tie.

La agadoj de la universitato estas financitaj tute per la instrukotizoj de la studentoj aŭ per donacoj kaj ĝi ne ricevas rektan financadon de la ŝtato. La universitato havas oficialan statuson kiel senprofita bonfara institucio dediĉita al la celoj de esplorado kaj edukado.

Aktuale en 2021, 3 430 studentoj studas en la universitato [1].

La universitato estis proksime rilata al Margaret Thatcher, kiu kiel ministro de eduko administris la establadon de la universitata kolegio en 1973, kaj kiel ĉefministro ŝi estis instrumenta en ĝia transformo en universitaton en 1983. Kiam Thatcher retiriĝis de politiko en 1992, ŝi estis nomumita la duan kancelieron, pozicion kiun ŝi tenis ĝis 1998.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato konsistas el kvin fakultatoj aŭ lernejoj:

  • jurstudo
  • fakultato de sociaj sciencoj
  • kolegio pri komerco
  • scienca fakultato
  • lernejo de medicino

Rangigoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Buckingham estis vicigita 69 el 126 UK-universitatoj en la 2016 listo de la Complete University Guide [2].

La Universitato de Buckingham ne estis trovebla inter la 500 plej bonaj universitatoj en la mondo en la Times Higher Education World University Rankings 2014-2015 [3], en la QS World University Rankings por 2014 [4] aŭ en la Akademia Rangotabelo de Mondo Universitatoj (la Ŝanhaja rangotabelo) por 2014 [5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Where do HE students study?, retejo HESA, la 31an de januaro 2023
  2. University League Table 2016 - Complete University Guide
  3. World University Rankings 2014-15 - THE World University Rankings
  4. QS World University Rankings® 2014/15 - QS Top Universities
  5. Academic Ranking of World Universities 2014 Arkivigite je 2015-01-19 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20150119210953) - Academic Ranking of World Universities

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]