Universitato de Manitobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Administracia konstruaĵo de la Universitato de Manitobo, Vinipego.
Laboratorioj de biologio

La Universitato de Manitobo estis kreita en 1877 en la urbo Vinipego. Ĝi estis la unua universitato fondita en okcidenta Kanado.

La kampuso situas ĉe la rivero Red River of the North en la suda Vinipego kaj ĝia areo estas 2,74 km². Al la instruado kaj studoj estas asignitaj pli ol 60 konstruaĵoj kaj aldonaj 7 por universitataj-industriaj kunlaboraj stud- kaj evoluadprogramoj.

Asociitaj kolegioj

  • Kolegio de Manitobo
  • Kolegio Sankta Andreo
  • Kolegio Sankta Johano
  • Kolegio Sankta Paŭlo
  • Universitata kolegio de Sankta Bonifacio

Statistikoj

  • 22.000 studentoj
  • 20 fakultatoj
  • 83 % de studentoj en unuaj cikloj, 12 % de studentoj en superaj cikloj

Listo de universitatestroj

Famaj diplomitoj

Profesoroj