Universitato de Kalgario
La Universitato de Kalgario (angle University of Calgary, mallongigita U of C or UCalgary) estas publika universitato kies tereno troviĝas en la nord-okcidento kvarono de la urbo Kalgario en Alberto (Kanado). Programojn de la Universitato sekvas proksimume 23.500 plentempaj kaj 4.500 part-tempaj studentoj, sume 28.000 studentoj.
Instruprogramoj
[redakti | redakti fonton]La Universitato de Kalgario proponas pli ol 100 programojn de universitata edukado kaj donas bakalaŭrajn, magistrajn kaj doktorajn diplomojn. La universitata kampuso havas areon de 2,13 km² kaj gastigas entute 16 fakultatojn, 53 departementoj kaj pli ol 30 esplor-institutojn kaj centrojn. Inter la plej konataj fakultatoj de la Universitato estas la Lernejo de Komerco Haskayne, la Lernejo de Inĝeneriko Schulich, medicina lernejo (proponanta diplomon MD), jura lernejo (proponanta diplomon LLB), kaj ekde 2007 veterinaran lernejon. En la plentempa instruistaro de la Universitato estas 1.917 homoj.
La universitato havas 16 fakultatojn (havos 17 kiam la veterinara lernejo ekfunkcios en 2007):
- Facultato de Komunikado kaj Kulturo[rompita ligilo]
- Daŭriga Edukado
- Facultato de Edukado
- Facultato de Media Planado
- Facultato de Belartoj Arkivigite je 2006-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Facultato de Postdiplomaj Studoj
- Lernejo de Komerco Haskayne
- Facultato de la Artoj Arkivigite je 2006-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Facultato de Kinezologio Arkivigite je 2006-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Facultato de Juro Arkivigite je 2006-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Facultato de Medicino Arkivigite je 2006-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Facultato de Flegado
- Lernejo de Inĝenieriko Schulich
- Facultato de Scienco
- Facultato de Sociaj Sciencoj Arkivigite je 2006-11-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Facultato de Socia Laboro
- Facultato de Veterinara Medicino
Sporto
[redakti | redakti fonton]La Universitato reprezentiĝas en CanadaWest subunuo de la asocio de Kanada Interuniversitata Sporto kaj en la Atleta Konferenco de Albertaj Kolegioj per la teamoj de Calgary Dinos. Sur la universitata kampuso estas la Olimpika Ovalo, multuza glaci-areno kie okazis konkursoj de la Vintra Olimpiko de 1988. Ĝi havas 400 metrojn longan ovalan trakon kiel ankaŭ mallong-trakan glaci-surfacon kaj glacihokean arenon. La kampuso ankaŭ havas la Gimnastikejon Jack Simpson, la Arenon patro David Bauer (kun 2 glacihokeaj sketejoj), kaj Stadionon, hejmo de la universitata futbal-teamo Dinos kaj la profesia futbal-teamo Calgary Stampeders. La universitataj teamoj konkursas en 12 sportoj: basketbalo, transgrunda kurado, kampa hokeo, kanada futbalo, golfo, glacihokeo, futbalo, naĝado, teniso, traksportoj kaj kamposportoj, volejbalo, luktado.
Amaskomunikiloj
[redakti | redakti fonton]- universitata gazeto - "OnCampus"
- studenta gazeto - "The Gauntlet"
- universitata radiostacio - CJSW
- universitata televidstacio - "NUTV"
Famaj Diplomitoj
[redakti | redakti fonton]- James Gosling, inventinto de la programlingvo Java, havas diplomon B.Sc en komputiko de la Universitato de Kalgario (1977).
- Stephen Harper, Ĉefministro de Kanado kaj gvidanto de la Konservativa Partio de Kanado, havas diplomon MA kaj diplomon B.Sc en ekonomiko de la Universitato de Kalgario (1991).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Board extends President's term: "The University’s endowment has grown from $256M to $355M"
- ↑ Faculty/Staff Counts
- ↑ 3,0 3,1 Student Enrollment Counts
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo de la universitato
- oficiala studenta gazeto Arkivigite je 2016-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
- vikio de la UdeK
- weblogs.ucalgary.ca[rompita ligilo] - retloga servo por studentoj, instruistoj kaj dungitoj
- my-u.ca[rompita ligilo] - anonima studenta portalo por la komunumo de la UdeK
- cjsw - universitata radio