Alchenstorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unteralchenstorf)
Alchenstorf
Blazono de Alchenstorf
Blazono de Alchenstorf
Blazono de Alchenstorf
Koppigen kaj ĉirkaŭaĵo fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Koppigen kaj ĉirkaŭaĵo fotita el balono
la 16-an de aprilo 2011
Koppigen kaj ĉirkaŭaĵo fotita el balono
la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 7′ 27″ N 7° 38′ 37″ O / 47.12417 °N, 7.64361 °O / 47.12417; 7.64361 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 27″ N 7° 38′ 37″ O / 47.12417 °N, 7.64361 °O / 47.12417; 7.64361 (mapo)
Areo 6,56 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 3473
Komunumkodo 0402
Mapo de Alchenstorf
Mapo de Alchenstorf
Mapo de Alchenstorf
vdr

Alchenstorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 569 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alchenstorf situas en la Svisa Mezlando meze inter Burgdorf kaj Herzogenbuchsee ĉe la orienta marĝeno de la flotebenaĵo de la rivero Emme. Tra la komunumo fluas la rojo Wynigebach, orienta alfluanto de Oesch. La komunumo konsistas el la setlejoj Unteralchenstorf, Alchenstorf, Oberalchenstorf, Rain, Tannwald, Mösli, Tannhölzli, Tumli kaj Wil, kiu lasta ĝis 1888 estis aparta civitana komunumo, kaj divesaj izolitaj bienoj. La komunumoj Alchenstorf, Hellsau, Höchstetten, Koppigen kaj Willadingen formas la komunumasocion Koppigen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,56 km², de kiuj 32,0% estas kovritaj de arbaro, 60,8% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Alchenstorf limas en nordo al Hellsau, en nordoriento al Seeberg, en sudoriento al Wynigen, en sudo al Rumendingen, en sudokcidento al Niederösch, en okcidento al Koppigen, kaj en nordokcidento al Höchstetten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Alchenstorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la vojo n-ro 1427 de Koppigen al Wynigen, kiu konektas la kantonan ĉefvojon n-ro 1 kun la kantona ĉefvojo n-ro 240. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 8 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Kirchberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Alchenstorf datiĝas el la jaro 1221 kiel Alchirstorf. Inter la jaro 1275 ĝis 1471 ekzistas mencio pri preĝejo en Alchenstorf, ĝis hodiaŭ tamen ĝia starloko ne povis estis trovita. Ĝis la Helveta Revolucio Alchenstorf apartenis al la tribunala distrikto Koppigen, kies historian sorton ĝi dividis. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Alchenstorf apartenis al la distrikto Wangen. Ek de 1803 ĝi estis komunumo de la distrikto Burgdorf, kiu en la jaro 2010 plej parte estis integrita al la administra distrikto Emme-Valo. En la jaro 1888 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Wil estis atribuita ankaŭ al Alchenstorf.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]