Unua Koalicio-Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unua Koalicio)

La Unua Koalicio-Milito, ankaŭ nomata unua revoluciomilito, estis la unua milito el granda koalicio komence el habsburga monarĥio kaj reĝlando Prusujo (Prusio) kaj pli grandaj germanaj ŝtatoj kontraŭ la revolucia Francujo (Francio) inter 1792 kaj 1797. La milito eksplodis kun komencaj sukcesoj de la aliancanoj, ĝis kiam la antaŭenmarŝo al Parizo haltis post la batalo de Valmy. La revolucia armeo lanĉis kontraŭofensivon kaj sukcesis okupante diversajn teritoriojn, inter ili Aŭstrian Nederlandon (la nunajn Belgujo kaj Luksemburgio) kaj partojn de la Rejnlando. Ankaŭ sekve de la ekzekuto de la franca reĝo Ludoviko la 16-a la koalicio ege pligrandiĝis interalie per la aliĝoj de Reĝlando de Granda Britio, la nederlanda respubliko tiam nomita Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj kaj reĝlando Hispanujo (Hispanio). La princoj kaj korporacioj voĉdonrajtaj en la Imperia Kongreso deklaris la imperian militon kaj aliĝis la 22-an de marto 1793 al la kontraŭ-francuja koalicio. [1] La minaco fare de preskaŭ ĉiuj eŭropaj monarĥioj estis unu el la kaŭzoj por la enkonduko de la ĝenerala deviga militservo[2] (levée en masse). En la sekva tempo la situacio de Francujo stabiliĝis, sen ke unu el la du kontraŭuloj povis destini la militon al sia favoro. En la jaro 1795 la prusa kaj hispana reĝlandoj ĉesis partopreni la militon post la Paco de Bazelo. Ankaŭ aliaj germanaj ŝtatoj sin retiris el la milito, nur la Aŭstra imperio daŭrigis la militon ne sensukcese.

Per la itala militiro de Napoleon Bonaparte en 1796/97 eniris nova vigleco en la konfrontadoj. Aro da italaj ŝtatoj estis devigataj al packontrakto aŭ okupataj de la francoj. La venkoj de Napoleon en la norda itala duoninsulo finfine devigis la aŭstran imperion al la Traktato de Campo Formio, nur la Reĝlando de Granda Britio daŭrigis la militon. Finfine revolucia Francujo venkis kontraŭ la aliancaj potencoj, akiris teritoriajn gajnojn kaj faris la Rejnon germana-franca landlimo.

Bataloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pli grandaj imperiaj armeoj kunbatalis nur ekde 1795 en la milito, sed laŭ ĝenerala juĝo ne havis militodestinan efikon
  2. La " ĝenerala deviga militservo" estis enkondukata nur en 1798 lige kun la armereformoj de generalo Jourdan.