Urba kaj lerneja muzeo (Ronneburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kastelo Ronneburg, kie estas ankaŭ la muzeo.

La Urba kaj lerneja muzeo (germane: Stadt- und Schulmuseum) estas muzeo en Ronneburg (Turingio), Schloßstraße nr 19.

Muzeohistorio[redakti | redakti fonton]

La urba kaj lerneja muzeo iĝis post la unuigo de la du kolektoj de la iamaj Museum der Friedrich-Schiller-Schule kaj de Heimatstube. En februaro de 1993 la muzeo malfermis siajn pordojn, en salonoj de Kastelo Ronneburg.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La nomo de la institucio simboligas samtempe ties ekspoziciajn temojn. Objektoj informas pri klerigado kaj edukado en la pasinteco kaj donas enrigardojn en pasintajn jarcentojn.

Aliaj temokompleksoj estas: urba historio; labor- kaj vivokondiĉoj en la kampara regiono dum la pasintaj jarcentoj; geologio kaj mineralogio kun specialaj problemoj dum la 60 jarojn daŭrinta uranio-ekspluato fare de Wismut.

Rekomendindas la muzeo aparte al lernantoj, regionhistoriemuloj kaj studentoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 136

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]