Urbodistrikto 2 de Duseldorfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodistrikto 2 de Duseldorfo
distrikto de Duseldorfo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso urbodistrikto de Duseldorfo
Komunumo urbo Duseldorfo
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62 340  (fine de 2016)
Loĝdenso 8 682 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 14′ N, 6° 49′ O (mapo)51.2269444444446.8130555555556Koordinatoj: 51° 14′ N, 6° 49′ O (mapo) [+]
Areo 7,18 km²
Urbodistrikto 2 de Duseldorfo (Nordrejn-Vestfalio)
Urbodistrikto 2 de Duseldorfo (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Urbodistrikto 2 de Duseldorfo
Urbodistrikto 2 de Duseldorfo
situo de la distrikto en Nordrejn-Vestfalio

Map

vdr

La urbodistrikto 2 estas unu el dek urbodistriktoj de la urbo Duseldorfo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio - kontraste al aliaj gravaj urboj en Nordrejn-Vestfalio kiel KolonjoBonno, la urbodistriktoj en Duseldorfo ne havas proprajn nomojn, sed estas simple referencataj per nombro. La urbodistrikto kovras areon de 7,18 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2016 havis 62 340 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 8 682 loĝantoj po km². Ĝi situas senpere orente de la urbocentro, la urbodistrikto 1, kaj kovras la kvartalojn aŭ urbopartojn Flingern-Nord, Flingern-Süd kaj (pli norde) Düsseltal.

En la kvartalo Flingern-Nord interalie situas la sportejoj de la futbala klubo Fortuna Düsseldorf, kvankam la centra stadiono, nomata Merkur Spiel-Arena, situas multe pli norde en la urbo, en la komplekso de la urba ekspoziciejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]