Urbodistrikto 8 de Duseldorfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodistrikto 8 de Duseldorfo
distrikto de Duseldorfo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso urbodistrikto de Duseldorfo
Komunumo urbo Duseldorfo
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 60 233  (fine de 2016)
Loĝdenso 2 860 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 13′ N, 6° 50′ O (mapo)51.20926.8275Koordinatoj: 51° 13′ N, 6° 50′ O (mapo) [+]
Areo 20,99 km²
Urbodistrikto 8 de Duseldorfo (Nordrejn-Vestfalio)
Urbodistrikto 8 de Duseldorfo (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Urbodistrikto 8 de Duseldorfo
Urbodistrikto 8 de Duseldorfo
situo de la distrikto en Nordrejn-Vestfalio

Map

vdr

La urbodistrikto 8 estas unu el dek urbodistriktoj de la urbo Duseldorfo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio - kontraste al aliaj gravaj urboj en Nordrejn-Vestfalio kiel KolonjoBonno, la urbodistriktoj en Duseldorfo ne havas proprajn nomojn, sed estas simple referencataj per nombro. La urbodistrikto kovras areon de 20,99 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2016 havis 60 233 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 2 860 loĝantoj po km². Ĝi kovras la kvartalojn aŭ urbopartojn Eller, Lierenfeld, Unterbach kaj Vennhausen.

Krom la pli dense urbigitaj kvartaloj Lierenfeld (plej proksima al la urbocentro iom pli okcidente), Eller (la suda parto de la distrikto) kaj Vennhausen (la relative norda parto), la kvartalon Unterbach (plej oriente) karakterizas la samnoma lago. Kiam la temperaturoj estas varmaj, ĝi estas populara celo por urbanoj kaj loĝantoj de la ĉirkaŭa regiono. Estas du strandaj banejoj kaj kampadejo tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]