Urbodistrikto 5 de Duseldorfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodistrikto 5 de Duseldorfo
distrikto de Duseldorfo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso urbodistrikto de Duseldorfo
Komunumo urbo Duseldorfo
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34 479  (fine de 2016)
Loĝdenso 681 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 18′ N, 6° 44′ O (mapo)51.2972222222226.7391666666667Koordinatoj: 51° 18′ N, 6° 44′ O (mapo) [+]
Areo 50,66 km²
Urbodistrikto 5 de Duseldorfo (Nordrejn-Vestfalio)
Urbodistrikto 5 de Duseldorfo (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Urbodistrikto 5 de Duseldorfo
Urbodistrikto 5 de Duseldorfo
situo de la distrikto en Nordrejn-Vestfalio

Map

vdr

La urbodistrikto 5 estas unu el dek urbodistriktoj de la urbo Duseldorfo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio - kontraste al aliaj gravaj urboj en Nordrejn-Vestfalio kiel KolonjoBonno, la urbodistriktoj en Duseldorfo ne havas proprajn nomojn, sed estas simple referencataj per nombro. La urbodistrikto kovras areon de 50,66 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2016 havis 34 479 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 681 loĝantoj po km². Ĝi kovras la kvartalojn aŭ urbopartojn Stockum, Lohausen, Kaiserswerth, Wittlaer, Angermund kaj Kalkum. La distrikto estas la plej norda parto de la urba teritorio, oriente de la rivero Rejno - la norda limo de la distrikto limas al la najbara urbego Duisburg.

Parto de la urbodistrikto estas interalie la urba ekspoziciejo kaj granda futbala stadiono, kie plenumas siajn hejmajn matĉojn interalie la unua vira teamo de la futbala klubo Fortuna Düsseldorf.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]