La urbodistrikto 4 estas unu el dek urbodistriktoj de la urbo Duseldorfo en la federacia landoNordrejn-Vestfalio de Germanio - kontraste al aliaj gravaj urboj en Nordrejn-Vestfalio kiel Kolonjo aŭ Bonno, la urbodistriktoj en Duseldorfo ne havas proprajn nomojn, sed estas simple referencataj per nombro. La urbodistrikto kovras areon de 12,68 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2016 havis 45 784 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 3 611 loĝantoj po km². Ĝi kovras la kvartalojn aŭ urbopartojn Oberkassel, Heerdt, Lörick kaj Niederkassel ksj estas la sola parto de la urbo suituanta okcidente de la rivero Rejno.