La urbodistrikto 8 estas unu el dek urbodistriktoj de la urbo Duseldorfo en la federacia landoNordrejn-Vestfalio de Germanio - kontraste al aliaj gravaj urboj en Nordrejn-Vestfalio kiel Kolonjo aŭ Bonno, la urbodistriktoj en Duseldorfo ne havas proprajn nomojn, sed estas simple referencataj per nombro. La urbodistrikto kovras areon de 20,99 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2016 havis 60 233 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 2 860 loĝantoj po km². Ĝi kovras la kvartalojn aŭ urbopartojn Eller, Lierenfeld, Unterbach kaj Vennhausen.
Krom la pli dense urbigitaj kvartaloj Lierenfeld (plej proksima al la urbocentro iom pli okcidente), Eller (la suda parto de la distrikto) kaj Vennhausen (la relative norda parto), la kvartalon Unterbach (plej oriente) karakterizas la samnoma lago. Kiam la temperaturoj estas varmaj, ĝi estas populara celo por urbanoj kaj loĝantoj de la ĉirkaŭa regiono. Estas du strandaj banejoj kaj kampadejo tie.