Uropio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Uropio (Uropi) estas planlingva projekto proponita de franca instruisto Joël Landais en 1986 (ne konfuzu ĝin kun Uropa). Ĝi intence baziĝas sur la hindeŭropaj lingvoj, kaj celas iĝi komuna lingvo por Eŭropo kaj helpi al la konstruo de Eŭropa identeco. Krome, pro la tutmonda disvastiĝo de la hindeŭropaj lingvoj, ĉu kiel gepatra ĉu kiel dua lingvoj, Uropio povus utili kiel tutmonda helplingvo.

Post la unua publikigo de Uropio, ĝi ricevis eĥon en la gazetaro inter 1986 kaj 1991, sed neniam konsistigis movadon. Tamen la inklino de Uropio ne estas konstrui novan lingvan aŭ kulturan komunumon, sed prefere krei simplan kaj utilan ligilon inter aspekte malsamajn lingvojn kaj kulturojn, iĝante la respeguliĝon de iliaj tuŝpunktoj.

Sinjoro Landais laŭdire laboras pri etimologia plena vortaro de Uropio, kun klarigoj, ekzemploj de francaj tradukoj de ĉirkaŭ 17 000 vortoj, sed li rifuzas publikigi ĝin ĉar li opiniis, ke ĝi ne estis kompleta[1].

Vikio pri uropio[2] estis starigita en decembro 2010 sed fermita en marto 2011 fare de sia aŭtoro. Ĝi restis kiel skizo kaj ne estas nun ĝisdatigita.


Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto, prononco kaj ortografio[redakti | redakti fonton]

Uropio[3] uzas dudek tri literojn de la latina alfabeto kaj unu literon de la internacia fonetika alfabeto. La prononco estas la sama kiel en Esperanto, escepte de:

  • C, kiun oni prononcu ŝ
  • Ʒ, kiun oni prononcu ĵ
  • W, kiun oni prononcu ŭ

La akcentita silabo plej ofte apartenas al la radiko de la vorto kaj ne moviĝas. Iuj finaĵoj kaj sufiksoj ĉiam portas la akcenton. Krome, kiam estas ordinara(j) neakcentita(j) sufikso(j), la akcento troviĝas sur la silabo antaŭ la lasta sufikso.

Akcentita vokalo en lasta silabo ricevas maldekstran kornon; tiu supersigno ankaŭ uziĝas se la akcento falas sur nekutima silabo.

Krome, la vortoj se (estas), de (la) kaj ve (indikas futuron) povas eliziiĝi al s' , d' kaj v' .

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

La difina artikolo estas de antaŭ konsonanto kaj antaŭ vokaloj. La difina artikolo estas un antaŭ vokaloj kaj u antaŭ konsonantoj. Ili ne varias laŭ nombro kaj genro.

Substantivoj[redakti | redakti fonton]

Substantivoj havas du kazojn: nominativon kaj genitivon kaj dividiĝas en tri deklinacioj, laŭ tio ĉu ili finiĝas per konsonanto, per a aŭ per alia vokalo. Ili povas havi du genrojn, inan (fino en a) kaj viran (fino per konsonanto), sed nur kiam ili signifas inajn aŭ virajn estaĵojn. Plej ofte ili ne havas gramatikan genron.

Deklinacioj
Substantivoj singulara nominativo singulara genitivo plurala nominativo plurala genitivo
finiĝanta per konsonanto kun kuni kune kunis
finiĝanta per a mata matu matas matus
finiĝanta per alia vokalo taksì taksì taksìs taksìs

Adjektivoj[redakti | redakti fonton]

La adjektivoj estas neŝanĝeblaj: mi Espani kuzine (miaj hispanaj kuzoj), mi Espani kuzinas (miaj hispanaj kuzinoj).

Adverboj[redakti | redakti fonton]

La adverboj povas esti derivataj de adjektivoj per la sufikso -(a/e/i/u)m: felic/felicim (feliĉa/feliĉe).

Estas kelkaj manieroj formi adverbojn el primitivaj adverboj per prefiksoj kaj sufiksoj.

Postpozicioj kaj prepozicioj[redakti | redakti fonton]

Postpozicioj estas uzataj en Uropi, same kiel prepozicioj. Kelkaj vortoj povas esti uzataj same kiel postpozicio aŭ prepozicio.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

Nombroj (1-10): un du tri kwer pin ses sep oc nev des

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

Personaj pronomoj havas 3 kazojn: nominativon (finaĵoj -e kaj -u), akuzativon (finaĵo -a) kaj dativon (finaĵo -o). Genitivon anstataŭas posedaj adjektoj (finaĵo -i). Por formi posedajn pronomojn oni aldonu -a.

Verboj[redakti | redakti fonton]

Verboj en Uropio havas 3 modojn: indikativon, imperativon kaj kondicionalon. Estas tri simplaj tensoj: prezenco, preterito kaj futuro (kun helpovorto ve). Krome, Uropio uzas du helpverbojn: avo, havi, utilas kun la pasinta pasiva participo por krei perfektajn tensojn; kaj so, esti, utiliĝas kun la prezenca aktiva participo por krei daŭrajn tensojn. En multaj rilatoj la Uropia verbosistemo similas al la Angla.

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

La vortprovizo de Uropio estas la plej interesa kaj originala aspekto de tiu lingvo.

Formo de l'radikoj[redakti | redakti fonton]

Uropiajn radikojn oni povas dividi en tri kategoriojn.

Estas notinde, ke la Uropiaj vortoj tre ofte estas pli simple prononceblaj ol la Esperantaj ekvivalentoj. Ekzemple, por sankta, oni diras sait (elparolo: sajt); por funkcio, oni diras funsiòn; por dekkvar, oni diras deskwèr.

Hindeŭropaj radikoj[redakti | redakti fonton]

La plej grava bazo de la radikaro konsistaj en simpligitaj formoj de rekonstruitaj hindeŭropaj radikoj. Ekzemploj: mata (patrino), kun (hundo).

Mestizaj radikoj[redakti | redakti fonton]

Kiam ne eblis retrovi komunan hindeŭropan radikon, la kreinto klopodis konstrui kiel plej eble rekoneblan radikon el pluraj eŭropaj lingvoj. Ekzemple, liamo (ami) kunigas la l-li- de la ĝermanaj kaj slavaj lingvoj kun la am de la latinidaj lingvoj.

Tiu principo kelkfoje donas strangajn rezultojn: el lupus kaj woolf li faris vulp, kiu surprize signifas lupo, kaj ne vulpo; el ciel kaj Himmel li faris hel, kiu signifas ĉielo anstataŭ la (por angloj) pli evidenta infero (hell).

Internaciaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Krome Uropio enmetis en sian vortaron multajn internaciajn vortojn: taksì, teatra, poliz, simfonij, tabàk...

Sistema derivado[redakti | redakti fonton]

La kreinto provis konstrui pli koherajn familiojn de vortoj ol en Esperanto kaj naturaj lingvoj. Ekzemple, el la verbo kluzo (= fermi), li faris uskluzo (= ekskludi) kaj kokluzo (= konkludi), per tute normalaj prefiksoj us kaj ko, dum en Esperanto ne ekzistas la verbo kludi, ne ekzistas la prefikso kon, kaj ion tute alian signifas la prefikso eks.

Ĉar la derivado ne estas tiel libera kiel en Esperanto, eblas formi du vortsistemojn el la sama radiko. Ekzemple, el karʒ, koro, eblas formi karʒi, (bon)kora, karʒid, bonkoreco, kaj karʒim (bon)kore. Tamen, ĉar ne povas ekzisti la verbo karʒo*, kori*, Uropio povis formi la vorto karʒan, kuraĝa, kuraĝulo (kiu alie estis la prezenca participo de la verbo karʒo), el kiu eblas formi karʒad, kuraĝo, kaj karʒam, kuraĝe. Estas notinde, ke kuraĝo kaj koro derivas el la sama radiko.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Ce det ha skrivo u skrit (Ŝi igis lin skribi leteron).
  • He kopì ho u carp (Li aĉetis skarpon al li).
  • He av u kun : hi kun se bij (li havas hundon; lia hundo estas blanka).
  • De mastor pasìt in de gardin ki siu dicipel (la majstro promenis en la ĝardeno kun sia disciplo).
  • Di bib se mol interesan, i lisì tal (tiu libro estas tre interesa, mi tute legis ĝin).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ diskutoj ĉe la Google Group pri uropi, kontribuaĵo de la 26-a de oktobro 2010 kaj sekvaj.
  2. En uropio: http://uropi.wikia.com/wiki/Special:WikiActivity
  3. Gramatika artikolo de la vikio de Uropio

Gazetaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Ducos, Étienne, «Joël Landais invente la 251e langue», en Libération, 16a de oktobro 1986
  • Bremer, Hans-Hagen, «Vok vu Uropi: Ein Lehrer träumt nachts auf europäisch» en Frankfurter Rundschau, 24a de novembro 1986
  • Долгополов, Николай, «Уроки Уропи» en Комсомольская Правда, 21a de novembro 1987
  • Étienne Ducos, «Des lettres russes arrivent par centaines chez Joël Landais», en L'Écho républicain, 15a de decembro 1987
  • Webster, Paul, «Uropi, the new lingua franca», en The Guardian Weekly, semajno de la 15a de januaro 1989
  • Singer, Enrico, «Uropi, una nuova lingua per l'Europa», en La Stampa, 24a de februaro 1989
  • Tabone, Bénédicte, «L'Uropi n'est pas une utopie», en La Nouvelle République du Centre Ouest, 2a de julio 1989
  • Sen nomita aŭtoro, «Uropi, mehr als eine private Geheimsprache - Ein Chance in Europa» en Tagespost, 28-29aj de oktobro 1989
  • Долгополов, Николай, «Мы снова говорим на разных языках» en Комсомольская Правда, 29a de aprilo 1990
  • Hrabovský, Jiří, «Vok vu Uròpi? Hovoříte po Evropsku?» en Svět v Obrazech, 29a de novembro 1990
  • Tribout, Carole, «Les Suisses se penchent sur l'Uropi», en République du Centre, 23a de oktobro 1991

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]