Uzanto-Diskuto:Jon Gua

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon kaj gratulon pro kreitaj artikoloj. Mi estos je via dispono por helpi en la vikipedia laboro. Ekzemple mi rekomendas ion pri ruĝaj ligiloj. Tio estas utila por marki tiujn artikolojn kiuj mankas en nia vikio. Sed tio ankaŭ montras troan mankon, tio estas malbonkvaliton de nia produktado. Alivorte en via ĵus kreita ĝermo Historio de Protestantismo en Usono estas multaj ruĝaj ligiloj. Eble iam iu vikipediisto ŝatus bluigi unu aŭ eĉ kelkajn el ili, sed tio okazas tre malofte, do oni riskas, ke la artikolo restos tia kia ĝi estas nun, se vi mem ne bluigas ilin. Solvo ne estas forigi ĉiujn el ili, sed bona solvo ja estus forigi la krampojn de la ligiloj, kiujn plej malverŝajne iu aŭ vi mem bluigos. Tiel oni montrus, ke la paĝo estas ankoraŭ konstruata kaj konstruinda, sed ne en tiom povra situacio. Tio estas nur persona rekomendo. Ĉiuokaze mi restas je via dispono. Amike. kani (diskuto) 11:46, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via konsilo. Mi forigis kelkajn el la ligiloj. Jon Gua (diskuto) 15:56, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Rabindranath Tagore, Rasismo, Abu Nuŭas, Afganio, Aidoso, Akva ciklo, Akvobaraĵo, Al-Ĥorezmi, Alzheimer-malsano, Amfibioj, Molière, kaj William Shakespeare; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 10:33, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi jam voĉdonis, dankon pro sciigi min. Jon Gua (diskuto) 16:20, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Alinomado[redakti fonton]

Saluton Jon Gua! Mi ĵus alinomis la artikolon "Rikoltado de pluvakvo en la Sahelo" al "Rikoltado de pluvakvo en Sahelo". Dominik (diskuto) 13:11, 2 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via helpo. Jon Gua (diskuto) 13:11, 2 maj. 2024 (UTC)[Respondi]