Uzanto-Diskuto:MEuliĉo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 07:18, 29 Jul. 2013 (UTC)

Forigo
Saluton MEuliĉo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:Ĥadaŝ/meta/color".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.
Forigo
Saluton MEuliĉo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:Informkesto por Politika Partio".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Ni jam delonge havas la ŝablonon {{Informkesto politika partio}}, kiu jam estas uzata en Ĥadaŝ. --Tlustulimu (diskuto) 07:22, 29 Jul. 2013 (UTC)

Forigo
Saluton MEuliĉo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:Infobox political party".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Ŝablonoj kun anglaj titoloj ne estas tolerataj, se temas pri informkestoj. Krome jam ekzistas {{Informkesto politika partio}}. --Tlustulimu (diskuto) 07:23, 29 Jul. 2013 (UTC)

Saluton. Mi serĉis ekvivalenton en kelkaj malmultaj aliaj lingvoj, sed ne trovis. Ĉu vi ne konas simialn artikolon en alia lingvo, ekzmeple la hebrea, por ligi ĝin?--kani (diskuto) 22:13, 22 Aŭg. 2013 (UTC)

Mi ne konas similan artikolojn en aliaj lingvoj, ĉi tiu artikolo estas la unua kaj verŝajne la nura. Mi kolektis la idiotismojn el mia scio kun la helpado de la Hebrea Vikivortaro(la Hebrea lingvo estas mia gepatra lingvo).--MEuliĉo (diskuto) 15:45, 23 Aŭg. 2013 (UTC)