Uzanto-Diskuto:Martin strid

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Martin strid!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo 16:02, 25. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Martin. Mi pensas, ke ne estas en ordo sendemande forigi forigan proponon el iu artikolo, kiel ekz. Ajo. La diskutado pri ĝi okazas en Vikipedio:Forigendaj artikoloj#ajo. Kore --Tlustulimu 11:53, 23. Mar 2009 (UTC)

Frejo kaj Freyr[redakti fonton]

Saluton, Martin. Mi ĵus vidis, ke vi kopiis la enhavon el Freyr al Frejo. Sed por tiaj kazoj ni havas alinoman funkcion. Ĉu mi riparu tion? Krome jam okazas diskuto pri tio en nia ĉefa diskutejo. Krome vi povas legi detalajn informojn pri alinomado sur la paĝo Helpo:Kiel alinomi paĝon]. Kore --Tlustulimu 15:01, 24. Mar 2009 (UTC)

Hungario kaj Hungarujo[redakti fonton]

Saluton Martin. Mi konstatis, ke vi kopiis la enhavon de la artikolo Hungario al Hungarujo, tiel ke ekzistas nun du artikoloj pri la sama temo. Iuj nun faras korektojn kaj aldonojn en Hungarujo, aliaj faras la saman en Hungario, tiel ke baldaŭ ni havos 2 tute malsamajn artikolojn pri la sama lando. Mi insiste petas vin ne agi kontraŭ la reguloj de Vikipedio. Se pri io vi ne estas certa, vi povas demandi opinion de aliaj pli spertaj homoj en la Diskutejo (vidu ligilon ĉi-maldekstre). --PaulP - Disk. 18:34, 25. Mar 2009 (UTC)

Martin Strid kaj Martin strid[redakti fonton]

Saluton, mi vidis, ke apud la nomo "Martin strid", kiun vi jam delonge uzas, vi kreis novan uzanton "Martin Strid". Tio povas esti iom konfuza. Se ekzemple iu sendas mesaĝon al "Martin Strid" kaj vi ensalutas kiel "Martin strid", vi ne vidos ĝin. Do mi nun movos la enhavon de "Martin Strid" al "Martin strid", la nomo kiun vi plej ofte uzas.--PaulP - Disk. 05:56, 10. Apr 2009 (UTC)

Dankon Paŭlo. Mi tamen preferus uzi nomon kun ambaŭ majuskloj. Tio, ke mi komence skribis unuan nomon kun kaj duan sen majusklo estis simple eraro kiun mi poste provis korekti. Se vi povas majuskligi la son en mia uzantonomo, mi estus danka al vi. Amike, Martin, 2009-6-12.
Saluton, Martin. Por la alinomigo de uzanto ekzistas burokratoj. Hazarde mi estas unu el ili. Se vi petus pri la korekto, tiam mi povas aranĝi tion por vi. Sed bedaŭrinde mi ne certas, ĉu tio ankoraŭ eblas, se oni jam kreis novan uzantokonton kun la korekta nomo. Ĉu mi demandu pri tio en la germana vikipedio aŭ ĉe meta? Kore --Tlustulimu 19:04, 12. Jun 2009 (UTC)

Vi demandis, kiel oni aldonas bildojn al artikolo. Simple tajpu Helpo:Bildoj en la serĉotrabo ĉi-maldekstre, kaj vi tuj vidos la respondon al via demando. --PaulP - Disk. 05:56, 10. Apr 2009 (UTC)

Muzikaj intervaloj[redakti fonton]

Saluton! En aprilo vi ŝanĝis la nomojn de la artikoloj pri muzikaj intervaloj, enmetante novan sufikson "-av-" (ekz. duto al dutavo). Vi skribis en diskutpaĝo:

  • "Mi ankaŭ avertas pri la proponata nova "sufikso" t, kiel en duto, trito, kvinto kaj okto. Ĝi tute ne plaĉas al mi. Martin Strid, aprile 2009."

Nu, Vikipedio ne estas persona eksperimentejo. Ni volas uzi la ĝenerale uzatan lingvaĵon, kaj Plena Ilustrita Vortaro uzas en la eldono de 2003 la vortojn duto, trito, kvarto (tiun ĉi nomon vi ne ŝanĝis), kvinto, sesto, septo, okto kaj naŭto. En la eldono de 1977 la uzo estis iom alia.

Mi certe kredas, ke vi scias pli pri muziko ol mi, sed por enkonduki ne-PIV-ajn vortojn mi ŝatus pli da argumentoj ol "(ĝ)i tute ne plaĉas al mi". Ĉu vi povus doni tiajn? – Umberto 17:56, 8. Jun 2009 (UTC)

Nu, nur tute laŭ la logiko de Fundamento de Esperanto: Ĉu t estas sufikso? Ĉu sufikso povas esti nesilaba? Bv doni ekzemplon.

(La lastan alineon skribis Martin.) Nu, ne estis mi, kiu diris, ke "t" estas sufikso. Vi nomis ĝin "sufikso" (kun citiloj). Sed fakto estas, ke en PIV 2003 estas duto, trito ktp, sed ne dutavo, tritavo ktp.
Mi ne diras, ke unu persono ne povas proponi ŝanĝon en la lingvouzo; tute male, tio daŭre okazas. Sed Vikipedio decidis esti konservema tiurilate kaj ne doni forumon al reformetoj. Pro tio mi ŝatus havi plian argumenton krom "ne plaĉas al mi", ĉar plaĉo estas tre persona afero kaj malfacile komunikebla. Ĉu ne?
Eble vi volas diri, ke "-tav-" estu sufikso (do "du-tav-o" estus kunmetita vorto, male al "dut-o", kiu estas nura radiko kun finaĵo). Tiam devus esti ankaŭ "kvartavo" kaj ne "kvarto". (Kaj povus eĉ esti "centtavo" ktp.) Sed restas la fakto, ke temas pri nova, unupersona propono – aŭ ĉu ne?
Umberto 19:39, 12. Jun 2009 (UTC)

Umberto, pardonu min, mi ne havis tempon fini tuj, oni tiris min aliloken. Mi volas aldoni jenon: Se ni rigardas la nomojn de intervaloj en diversaj eŭropaj lingvoj, ili estas, miaopinie, proksimume jenaj: primo, sekundo, terso, kvarto, kvinto, seksto, septimo kaj oktavo. Se ni volas el tiuj vortoj rikolte "eltiri" iun intervaligan sufikson, ni povas do elekti, per iom da fantazio kaj kreativo, inter eble -undo, -so, -to, -timo kaj -tavo. El tiuj mi certe malelektas la senvokalajn alternativojn. Mi ankaŭ malelektas la vorton timo ĉar ĝi jam havas signifon tute alian. Restas undo kaj tavo. El ili, sentante ke inter la plej fortaj ideoj intervalaj estas tiu de oktavo, mi elektas tavon. Eble oni ne nomu ĝin sufikso ĉar ĝi komenciĝas per konsonanto, sed mi tamen opinias ke ĝi estas inter la kandidataj vortoj la plej klara, senambigua kaj taŭga.

Eltrovi apartajn radikojn por tia ideo kia estas tonintervalo estas tia afero pri kia kutimas diri mia kolego: "Nu, li havis malbonŝancon kiam li elpensis tion". Ekuzo de iu sola litero kvazaŭ sufikso ŝajnas al mi ne nur idiota, sed kontraŭ la spirito de Fundamento kaj intencoj de sinjoro Z. Kaj doni al ĉiuj intervaloj saman finaĵon dirante ke ĝi ne estas aparta finaĵo - ĉu tio estas entute honesta afero? Krome, mi ŝatus scii, kiu amaso da homoj samtempe proponis tiujn dutajn radikojn. Ĉu la samaj saĝuloj kiuj inventis ke "aĝa" estu "olda".

Mi memoras kiam Szilvási László en komenco de 1990-aj jaroj en sia dusemajna eldono Eventoj enkondukis ikson anstataŭ ĉapelojn aŭ hojn, liajn argumentojn kaj la kontraŭargumentojn. Tiu "batalo" daŭris ĉirkaŭ dek jarojn, poste nun la x-formo estas tiom akceptata ke neniu (kiun mi rimarkis) plendis kiam retejo kia Ipernito tute nature ekuzis tiun metodon. Imagu se Laci tiam estus cedema, kiom da tempo kaj klopodo mi eĉ nun malŝparus ĉi tie por tiuj ĉapelitaj vortoj.

Do, vi povos forigi la tavojn kiom ajn foje. Ili revenos. Kaj mi ne povas pravigi vian aserton pri konservativeco de Vikipedio. Ja ĉiuj landonomoj estas lantiaj. Terure! - Mi loĝas en Svedio. - Svedkio? - Svedĉio!

Post via skribo venis tiel bele ĝia dato ktp. Kiel oni atingas tion? Martin Strid 2009-6-13.

Saluton. Unue pri la dato: Mi tajpas kvar tildojn (~~~~), kaj Vikipedio faras la reston.
Vi certe ne serioze komparas vian enkondukon de "tav" kun la enkonduko de la landonomoj kun "-io"; ili nun estas en ĉiu leksikono, sed via propono estas nova. Mi ne diras, ke ĝi estas malbona; mi opinias, ke Vikipedio ne estas la loko por enkonduki ĝin. Se ĉiu enmetus en Vikipedion sian amatan ĉevaleton, estus ĥaoso. Sed evidente mi estas la sola, kiun interesas la afero, do mi rezignacias.
Umberto 18:33, 22. Jun 2009 (UTC)
Umberto, vi ne estas la sola, kiun interesas la afero. Bedaŭrinde mi en Aprilo ne kontroladis mian atentaron, kiam Martin faris tiujn ŝanĝojn, kaj pro tio nur nun rimarkis ilin.
La sufikso (aŭ "ŝajnsufikso" se vi ial emas inventi la ne en la Fundamento troveblan regulon ke sufikso ne povas konsisti nur el konsonanto) "-t-" por muzikaj intervaloj estas jam uzata de multaj Esperantistoj, troveblas en en PMEG, en PIV kaj en la Rokmuzika Terminaro. La de vi intentita "-tav-" troveblas en neniu ekster-Vikipedia retpaĝo krom unu Ipernity-paĝo al kiu vi ĝin afiŝis.
La Vikipedio ne estu loko por enkonduki novajn afiksojn ne uzatajn en la ekster-Vikipedia Esperantujo (ankaŭ novaj radikoj estu enkondukataj en la Vikipedio nur okaze de ekstrema bezono). Pri tio estas Vikipedia regulo ĉe Vikipedio:Lingvaĵo: "en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan en la ekster-Vikipedia Esperantujo."
Kiel Umberto jam skribis, via komparo kun "-io" estas tute maljusta. "-io" jam estas (bedaŭrinde) tre multe uzata en la ekster-Vikipedia Esperantujo, do ĝi konformas al la supre citita Vikipedia regulo pri lingvaĵo.
Mi nun forigos ĉiujn de vi enkondukitajn uzojn de "-tav-". Se vi reenkondukas ilin, vi kontraŭas la ĉi-supre menciitan Vikipedian regulon. Se vi malsame ol mi opinias, ke "-tav-" ne kontraŭas tiun regulon, tiam bonvolu klarigi al mi kial vi opinias tion, antaŭ ol denove enkonduki "-tav-" en iun artikolon. Se vi opinias ke la citita regulo ne estu Vikipedia regulo, vi povas proponi regulŝanĝon sur Vikipedio:Diskutejo. Sed bonvolu ne agi kontraŭregule. Marcos 10:29, 22. Jul 2009 (UTC)

Kantotekstoj[redakti fonton]

Forigo
Saluton Martin strid, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, [[Uzanto:Arno Lagrange @ |Arno Lagrange @ ]] ([[Uzanto-Diskuto:Arno Lagrange @ |diskuto]] [[Speciala:Kontribuoj/Arno Lagrange @ |kontribuoj]]) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ĉu mi do".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.
Saluton, bonvolu aldoni la kantotekstojn al la Vikilibraro. Mi forigas ĉiujn kantojn, kiuj ne apartenas al enciklopedio. Narvalo 20:02, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Mi aliĝas al Narvalo por peti vin ne enmeti kantotekstojn en Vikipedion. Vikipedio estas enciklopedia projekto. Pri kanto povus aperi artikolo kiu priskribas historion de kanto (kie, kial ĝi estis verkita, ĉu ĝi populariĝis, ĉu ĝi rolis iun rolon eniuj cirkonstancoj, ktp) Arno Lagrange @ 06:14, 10. Aŭg 2010 (UTC)

«Langola skribo» kaj «Trajteca alfabeto»[redakti fonton]

Saluton! Mi ĵus vidis, ke vi kreis la novan artikolon Langola skribo. Mi petas al vi kompari la enhavon kun Trajteca alfabeto kaj klarigi la malsamojn (aŭ enverki la informojn de unu [ĉu superflua?] en la alian artikolon). Krome, de kie vi prenis la nomon langola skribo, mi neniam aŭdis ĝin. La artikolo mankas fontojn kaj ne estas ligita al alilingvaj artikoloj, do mi ne povas kontroli mem. Dankon! --Doesle 14:07, 1 Maj. 2011 (UTC)

Mi nun interligis ilin. Martin strid 17:55, 1 Maj. 2011 (UTC)

NK115. Bro bro breja = Ponto bona[redakti fonton]

Forigo
Saluton Martin strid, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "NK115. Bro bro breja = Ponto bona".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Espo (etno)[redakti fonton]

Saluton, Martin. Mi ĵus forigis ĉiujn intervikiajn ligilojn el Espo (etno). Du ne ekzistas kaj du ne rilatas al la temo. Bonvolu labori pli atenteme, se vi metas tiajn ligilojn. --Tlustulimu (diskuto) 12:53, 2 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Martin. Via realdono ne estas en ordo.
  • de:Espe temas pri arbo, tute ne pri etno.
  • en:Espo estas alidirektilo al artikolo pri esperantisto, sed ne pri etno.
  • fr:espois kaj sv:Esp ne ekzistas.
Do, tiaj intervikiaj ligiloj estas tute malĝustaj, ne nur maltaŭgaj. --Tlustulimu (diskuto) 13:04, 2 Jan. 2013 (UTC)

Alia diskutejo[redakti fonton]

Saluton, Martin!

Vi povas diskuti ĉefspacian uzon de "espe"/"esperantiste" en Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo. JoergenB (diskuto) 20:10, 17 Jul. 2015 (UTC)

Saluton, Martin. Mi ĵus rimarkis strangajn ŝanĝon de vi en Francio, sed pro maltaŭgeco por enciklopedio mi malfaris ambaŭ. Ĉu vi povus klarigi al mi la kialon por la ŝanĝoj? --Tlustulimu (diskuto) 12:10, 15 Dec. 2015 (UTC)

Kantoj de Blua Planedo[redakti fonton]

Saluton Martin! Mi ne bone komprenis kio estas Kantoj de Blua Planedo kaj rilataj aferoj, kiel Kantoj diverse devenaj. Ĉu tio estas projekto evoluata per Vikipedio, kiu ne ekzistas ekster ĝi? Aŭ kio ĝi estas? Amike. --KuboF (diskuto) 14:12, 8 dec. 2016 (UTC)[Respondi]