Uzanto-Diskuto:Nagasiva

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Nagasiva!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 14:03, 9. Apr 2008 (UTC)

Ajodhjo (hindie: Ayodhya [ajodhja]) estas antikva urbo en Barato. Ĝi estis la ĉefurbo de la iama gubernio Awadha [avadha], nun en la distrikto Faizabad [fejzabad] de la gubernio Uttarpradesho. Oni diras, ke Ajodhja estas la naskiĝloko de hindua dio Ramo. Dum la tempo de la Budho la urbo nomiĝis en la palia lingvo Ayojjha [ajoĝĝa]. Dum la brita regno la regiono ĉirkaŭ Ajodhjo nomiĝis Oudh [aŭdh]. Ghi estas sur la dekstra bordo de la rivero Sarayu [saraju], 555 km oriente de Nov-Delhio. En la Sanskrito la vorto "ajodhja" signifas "lokon kontraŭ kiu oni ne militu". Laŭ kelkaj sanktaj libroj de la Hinduismo (ekz. Brahmanda Purana) Ajodhjo estas unu el la plej sanktaj lokoj de la lando.

Dum la unuaj kelkaj jarcentoj de la komuna erao, Ajodhjo nomiĝis Saketa. La urbon Saketa venkis la reĝo Kanishka de dinasto Kushna. Li faris ĝin la administra centro de liaj orientaj teritorioj. Ne estas klare kiam la nomo ŝanĝiĝis, sed jam dum la vizito de ĉina pilgrimo en la 7a jarcento KE, la urbo jam nomiĝis Ajodhja.

Saluton Nagasiva! Mi alinomis vian artikolon "Mopparu" al "Moparru", ĉar montriĝis per Google-serĉado, ke "Mopparu" ne ekzistas dum "Moparru" ekzistas. --Dominik (diskuto) 03:31, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi kreis tiun artikolon, sed metis materialon pri la urbo anstataŭ pri la Distrikto Kanĉipuram. Tiel mi prenis plej grandan parton de tiu materialo kaj transigis ĝin al la urbo. Krome mi faris necesajn aranĝojn por la distrikto.--kani (diskuto) 13:55, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi ĵus kreis tiun artikolon per aŭtomata tradukilo, kiu estas utila, sed postulas reviziadon. Ĉar tiu artikolo estas sufiĉe ampleksa, restas en la artikolo multaj malglataĵoj, vortoj en angla, mankoj de intervortaj spacoj, malfuŝigo de referencoj, kaj ĝenerale lingva reviziado. Dankon.--kani (diskuto) 11:32, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]