Uzanto-Diskuto:Oryanw/arĥivo-grm1

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere, ke esti por estas "lingva eraro"?[redakti fonton]

El Ŝablona diskuto:Uzanto ekologiaenergioj

Laŭ resumo de redakto de 15 novembro 2006 estas por estas "lingva eraro" anstataŭigends per subtenas. Mi scivolas, ĉu tia juĝo trafas ĝeneralan konsenton? Mi rimarkas la jenajn citaĵoj de uzoj de esti por, kiuj signife evivalentas al subteni:

  • Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon. —X:2Sa
  • Kiu estas por mi en la ĉielo? —X:Psa
  • La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj; —X:1Kr
  • ĉar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi. —X:Hos
  • Ĉiu por si -- por ĉiuj Di'. —Z:Prvb
  • ĉar tiu, kiu ne estas kontraý vi, estas por vi. —N:Luk
  • Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni? —N:Rom
  • ni estu por la laŭdo de Lia gloro —N:Efe
  • se mi diros, ke mi estas por la Tria Mondo, kondiĉe ke —Walter Zelazny LOdE 2000-05 (7)
  • kaj la infanojn kun la kandeloj, kiuj estas por la paco, li nomas ploraĉulinoj. —LOdE 8,9 (70,71)
  • Ni estas por la homaj rajtoj. —Geoffrey Sutton (Britio) LOdE 2002-11 (97)
  • Mi estas por la diskuto —LOdE 2003
  • mi estas por evoluigo de esperanta kulturo, —LOdE 2004-04 (114)
  • li estis por evito kaj reuzo de rubo. —Monato Artikoloj 04
  • Ni estas por la angla, sed akceptus kompromisan solvon. —Monato Artikoloj 06
  • Batalu kontraŭ ili ĝis ne plu estos malpaco kaj la religio de æiuj estos por Allah” Sankta Korano, —Monato Artikoloj 10
  • Sed mi estas por la ĉefa aĵo en "La Ojstro", mi estas por vireco de la heroo, por lia senlima eltenemo, por la homo, kiu kapablas toleri turmentojn, ne eksponante ilin al ĉiuj. Mi estas por tiu tipo de revoluciulo, kies persona afero estas nenio kompare kun la komuna. —Cins:Ostrovskij
  • Mi estas por Novburga vino. —Distel:La Lasta Somero en Kinsor
  • Vi ja ne povas esti por ili ĉiuj edzo! —Finkel:Gravatavio 6
  • ĉe mi ŝi estis por tio nelonge —Finkel:Surloka Esploro
  • Kio koncernas la naciomobilismon, li plu estis por ĝi, firme kiel roko. —Finkel:Surloka Esploro
  • Sinjoro K. kiu estis por la ordo de la homaj rilatoj, —Lutermano:Kojno
  • Mi estas por la justeco; —Lutermano:Kojno
  • ĉu la skribintoj estis por la aviado aŭ kontraŭ ĝi —Omelka:La Alaska Stafeto
  • Bone, ni voĉdonu! Kiu estas por unu horo? —Varankin:Metropoliteno
  • Okazis, ke ĉiuj unuanime estis por unu horo —Varankin:Metropoliteno
  • Jen Vinokurov ankaŭ estas por la metropoliteno. —Varankin:Metropoliteno
  • kutime li estis por tio maltaŭgigita de tiu traktado, kiun oni ordinare nomis lia edukado. —Venture:La Muzikaj Bankoj

Ŝlosilo: La supraj citindikoj ĝenerale havas la formon, Esperantisto:Verk-titolo. Kiel en PIV, X=Malnova testamento, N=Nova testamento, Z=Zamenhof. Mi trovis la suprajn citaĵojn serĉante la propran Esperantan tekstaron, kiu konsistas ĉefe el preskaŭ ĉuij prozaĵoj listataj de Literaturo en Esperanto, plus diversaj poemoj de Baghy, Kalocsay, k.s., plus kelkaj dosieroj deŝutitaj de la Tekstaro de Esperanto (ekzemple, la dosieroj pri Monato). Tiu tekstaro ampleksas malnete je pli ol okdek milionoj da bitokoj. (Pri la neta grando mi ne certas; mi multe elsarkis ne-Esperantan rubaĵon, sed certe restas iom.) Mi elektis nur frazojn kun homaj subjektoj, en kiuj la por-frazero funkcias predikative.

Du konstatoj tuj evidentas:

  1. La strukturo esti por kiel ekvivalento de subteni ne estas populara.
  2. La strukturo esti por kiel ekvivalento de subteni ja estas Zamenhofa, minimume kvar aŭ kvin ekzemploj.

Sed ĉu ekzistas pravigo por kondamni ĉiujn suprajn ekzemplojn (inkluzive de la Zamenhofaj) lingve eraraj? Tion mi dubas. O'RyanW ( ) 06:58, 17. Nov 2006 (UTC)

Jen peza argumentado por la uzo de por ! Evidente "esti por" tute ne estas lingva eraro. La elekto inter "esti por" kaj "subteni" estas nur afero de nuanco kaj stilo. Ambaŭ esprimoj taŭgas. Arno Lagrange  07:35, 17. Nov 2006 (UTC)

"Esti por" ne estas lingva eraro. Bertilow 08:40, 17. Nov 2006 (UTC)

Dankojn al Arno Lagrange kaj al Bertilow pro la komentoj. p.s. Mi forstrekis unu ekzemplon de Finkel, ĉar, sen komo, ĝi ne utilus ĉi tie. O'RyanW ( ) 05:32, 18. Nov 2006 (UTC)


Tro mankas informoj.[redakti fonton]

El Vikipediista diskuto:Yekrats

Saluton al Yekrats, — En la frazo Tro mankas informoj. la subjekto estas informoj pro la karaktero de la verbo manki, kiu sintakse similas al la angla verbo to be absent. Do, manki funkcias simile al pezi, foresti, multi, plaĉi, necesi (k.m.a.), kaj ne al la verboj havi, malhavi, ŝati, bezoni. Ekzemploj kun relative laŭvortaj tradukoj:

  • (Al mi) tre pezas la informoj. The info really weighs me down.
  • Tro ofte forestas informoj. The info is too often absent.
  • Tro multas la informoj. The info is excessive. There is too much info.
  • (Al me) tre plaĉas la informo. The info really pleases me.
  • (Por tiu celo) necesas (pli da) informo. More info is necessary.
  • (Al ĝi) tro mankas informoj. Info is excessively lacking, or It needs info, I mean like totally!. :-)
  • Al mi tro mankas Maria. Maria is lacking (=absent), or I miss Maria.

Kontraste al:

  • Mi malhavas informon.
  • Mi ŝatas la informon.
  • Mi bezonas pli da informo.

En la unua grupo, mencii la spertanton (al mi, ktp) estas opcia. En la dua grupo, la spertanto (mi) devas esti la subjekto.

Amike, Bill O'Ryan O'RyanW ( ) 20:05, 2. Dec 2006 (UTC)

Sed kial tiel kutimas skribi la subjekton post la verbo en tiaj ekzemploj? Kompreneble ne endas skribi la subjekton antaŭ la verbo, tamen subjekto-verbo-objekto estas pli normala, kaj ĝenerale estu iu kialo por ŝanĝi ĝin (ekzemple emfazo). Mi kredas, ke eble oni pensas pri ekvivalenta frazo en E-o aŭ alia lingvo, en kiu la substantivo ja estas la objekto — do oni skribas "al mi plaĉas la informo" ĉar oni pensas pri "mi ŝatas la informon" aŭ (angle) "I like the info". Pli natura estus "la informo plaĉas al mi", ĉu ne? Sui Lui Sok Na Men 23:24, 2. Dec 2006 (UTC)

Kaj saluton al Sui Lui (se vi bonvenus lasi min vin tiel mallongigi)! Mi antaŭpetas pardonon de Yekrats pri la longeco de mia respondo.

Bona kaj interesa demando! La mallonga respondo por la nuna frazo (Al ĝi) tro mankas informoj, estas:

  1. La vorto ĝi estas unusilaba kaj pronomo. Unu silabajn vortojn kaj aparte pronomojn (o)ni evitu meti ĉe la fino de la frazo, krom se (o)ni volas meti fortan emfazon sur tiun mallongan vorton. Ekz: Informoj mankas al mi (anstataŭ al ŝi); Nu, la filmo plaĉas al mi. (mi ne scias pri aliaj). En tiaj situacioj la fino de la frazo povas esti la plej bona loko por la pronomo.
  2. Pli ĝenerale, oni preferas prokrasti en frazo la pli longajn elementojn. Ekz: La filmo plaĉis al asembleo de deputitoj senditaj de la dudek kvin plej grandaj ... preferindas ol: Al asembleo de deputitoj senditaj de la dudek kvin plej grandaj ... plaĉis la filmo, krom se (o)ni volas emfazi la vorton filmo.
  3. En multaj lingvoj, inkluzive bonstilan Esperanton, oni ĝenerale komences asertojn per "malnova konata informo" kaj finas per "nova informo". Do, ekzemple, responde al la demando, Kiun filmon spektis Maria hieraŭ en la Kinejo Zamenhof'? mi povus respondi plenfraze per En la Kinejo Zamenhof hieraŭ spektis Maria la filmon, "Inkubo". Sed mi apenaŭ povas imagi respondi per, Maria spektis la filmon, "Inkubo" en la Kinejo Zamenhof hieraŭ. kio eksterkontekste estus normala angla vortordo. Kial? La petita (nova) informo estas kiun filmon, do la filmon "Inkubo". Ĉio alia jam troviĝanta en la konteksto (ĉi-kaze en la demando) estas "malnova aŭ konata informo". (Flanke, kiel respondo al la demando, tiu dua ordo impresas min eble robotece, eble infanece, sed certe enuige.:-))

Re al la diskutata frazo: (Al ĝi) tro mankas informoj. La vorto ĝi aludas al mallonga forigenda artikol-ĝermeto. Tio estas malnova informo, tiel malnova, tiel konata, ke dum iom da tempo mankis al la frazo la vortparo al ĝi: Tro mankas informo. Do, ĉi-fraze, al ĝi ne aperu ĉe la fino, ĝi aperu ĉe la komenco, aŭ proksime al la komenco. La vortoj tro mankas informoj ja prezentas novan informon, do ili venu laste. La vortordo Al ĝi informoj tro mankas eble egale bonas: informoj kaj tro mankas egale longas/pezas, kaj ili estas eble egale novecaj. Tamen ekzistas ankaŭ alia stil-principo, ke:

4. Ĉiu vorto staru proksime al la vortoj al kiu ĝi sintakse ligiĝas. La verbo manki ligiĝas rekte kaj al informoj kaj al al ĝi, sed informoj havas nenian rektan sintaksan ligon al al ĝi. Laŭ tiu principo, la verbo emus troviĝe meze de la frazo.

Ĉu tiuj principoj (kaj ekzistas ankaŭ aliaj — vidu Plena Analiza Gramatiko §272-274 por mallonga superrigardo) povas havi interkontraŭajn efikojn? Sufiĉe ofte jes. Tiam oni pesas (ofte subkonscie) kio plej gravas por subteni la stilan celon.

Kion mi faris supre en la antaŭa mesaĝo?

Mi laŭis la donitan modelon: (Al ĝi) tro mankas informoj.

Kial mi metis al ĝi ĉe la komenco? Vi pravas, ke mi tie influiĝis de la formo de (misa) frazo trovebla en antaŭa redakto de la mesaĝo: Ĝi tro mankas informoojn. Kvankam la frazo eraris sintakse, la malfina pozicio de ĝi tute taŭgis, ĉar: 1) temas pri pronomo, 2) temas pri unusilaba vorto, 3) temas pri rekta malnovaĵo. O'RyanW ( ) 04:22, 3. Dec 2006 (UTC)

Jen mallonga respondo, por danki al O'RyanW pro la interesa diskuto - kaj mi esperas ke la diskuto interesas ankaŭ Yekrats, kies diskutpaĝo estas ĉi tio. Interese, ke vi konsideras la finon de la frazo emfaza — mi iom supozis male, ke oni interpretu la komencon emfaza, sed mi ne estas spertulo pri tiaj aferoj. Ho, kaj responde al via demando: jes vi rajtas nomi min Sui Lui. Sok Na Men Sui Lui 20:14, 4. Dec 2006 (UTC)

Mi transloĝigis la dikuton al: Sui Lui Dankon al Yekrats pro la spacoprunto. O'RyanW ( ) 03:41, 8. Dec 2006 (UTC)

Nenia problemo. -- Yekrats 11:39, 8. Dec 2006 (UTC)

Dankon pro via gramatika helpo! -- Yekrats 21:15, 2. Dec 2006 (UTC)


Emfazaj pozicioj[redakti fonton]

El Vikipediista diskuto:Sok Na Men Sui Lui

Ĉi tio estas daŭrigo de diskuto komenciĝinta ĉe Vikipediista diskuto:Yekrats#Tro mankas informoj.

...- kaj mi esperas ke la diskuto interesas ankaŭ Yekrats, kies diskutpaĝo estas ĉi tio. Interese, ke vi konsideras la finon de la frazo emfaza — mi iom supozis male, ke oni interpretu la komencon emfaza, sed mi ne estas spertulo pri tiaj aferoj. Ho, kaj responde al via demando: jes vi rajtas nomi min Sui Lui. Sok Na Men Sui Lui 20:14, 4. Dec 2006 (UTC) (kopiita de la diskut-paĝo de Yekrats)

Estimata Sui Lui: Laŭ mia kompreno, kaj la komenco, kaj la fino de la frazo estas pozicioj, kiujn oni povas uzi por emfazi, se oni metas tie frazparton kiu kutime troviĝas aliloke. Sed nun mi trovas min proksime al la rando de mia kompreno.
Jen kion diras PAG (ĉe la fino de ĝia kvin-paĝa trarigardo pri vort-ordo):
Kiel ni vidis, la loko de l' plej forta akcento estas la komenco de la frazo; tiu akcento tamen ne validas por la subjekto, ĉar tia ja estas ĝia loko kutima. Alia akcenta loko estas la fino de la frazo. Precipe validas tiu akcento por unusilabaj vortoj, ĉar ili sekvas tie senakcentan silabon kaj post ili sekvas paŭzo. Sed tia akcento por la vortoj min, vin, lin, ŝin, ĝin, nin plej ofte ne estas dezirinda. Krome ili estas oftaj elementoj, kaj, se oni metas ilin frazfine, povas okazi, ke pluraj sinsekvaj frazoj finiĝas per ili, kio donas monotonan efekton kaj nebonvenan rimadon. Zamenhof mem atentigis pri tio, dirante, ke li metas ĉiam gravan elementon al la fino de la frazo (Vd. Lippmann:Dr. Z-s Sprachliche Gutachten, pĝ. 9). Oni do loku tiujn vortetojn kvazaŭ en ombro, plej oportune antaŭ la predikato: multaj homoj lin akompanis; en granda mizero mi lin trovis. Post la predikato nur, se sekvas ankoraŭ frazelementoj: multaj homoj akompanis lin en la tombejon; mi trovis lin en granda mizero.
Precipe volonte antaŭmetas Z. la pluralan personpronomon: mi ilin vidis. --PAG §274
Eble mi aldonu unu plian komenton el mia propra sento, ne el scienca esploro. Tiu akcento/emfazo ĉe la la fino de la frazo efikas precipe kiam oni voĉe ne malemfazas ĝin. (Je la ekstremo ekzistas anglalingva parolmaniero en kiu apenaŭ povas aŭdiĝi la frazfinoj, kvazaŭ la parolanto endormiĝas meze de ĉiu frazo! En Esperanto tio efikas al mi kvazaŭ vipado per malseka nudelo. :-) ) O'RyanW ( ) 03:36, 8. Dec 2006 (UTC)
Respondis Sui Lui:

Dankon pro via mesaĝo pri emfazaj pozicioj. Mi ĵus legetis ĝin, kaj relegos ĝin kiam mi estos malpli laca. Sok Na Men Sui Lui 21:15, 10. Dec 2006 (UTC)

Uzulo, uzantulo, uzanto[redakti fonton]

Saluton, jen konsilo por vi: Anstataŭ uzi la netaŭgajn esprimojn "uzanto" aŭ "uzantulo", preferu ĉiam la ĝustan vorton "uzanto" - en plurvortaj kunmetoj sekve ĝian plenan version inkluzive de la fina "o", kiel ekzemple "uzantoskatolo". Vi povas korekti tion en via persona paĝo. Kaj cetere, mi ĝojas konatiĝi kun vin ĉi tie en la Vikipedio! Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:52, 15. Dec 2006 (UTC)

Dankon, Blahma, pro la konsilo. Mi iom traserĉis tiun mian paĝon kaj ne trovis uzulo-n nek uzantulo-n. Sed mi divenas, ke vi celas mian esprimon uzantula paĝo kaj rekomendas uzi anstataŭe uzantopaĝo-n. Mi konsentas, ke uzantopaĝo verŝajne estas pli preciza kaj eble stile pli konvena. Sed gramatika ĝusteco kaj taŭgeco povas esti alia afero.
Certe mi scias, ke uzantulo estas stile malĝusta; preferindas uzanto. Laŭ Zamenhof (kaj ĉi tie mi plene konsentas kun li) temas pri apliko de la Principo de Sufiĉo: "ĉar en la grandega plimulto de okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson ul, kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas la sufikson ." (L.R. 6a eld., #114, citita en P.A.G. §327 piednoto) (miaj grasigoj) Mi tute konsentas: tio ja estas la kutimo, kaj ĝi estas laŭ mi dezirinda kutimo.
Bedaŭrinde, mi sufiĉe ofte legas asertojn, ke uzantulo estas gramatike malĝusta, ĉar pleonasma, ĉar uzanto jam laŭ sia difino signifas ulo, do uzantulo signifus ulo de ulo! Kun tia juĝo mi ne konsentas. Mi opinias ĝin misanalizo kiu malnecese enkondukas serion de esceptecaj reguloj en la teorion de Esperanto.
Mi klarigu. Sed unue mi komentu, ke kie la tradiciaj Esperantaj gramatikaj verkoj parolas pri aldonoj de vortelementoj, mi (pro generisma eduko de antaŭ jardekoj) preferas paroli pri forigoj de vortemementoj. Foje iuj pretendas tion bagatela notacia ekvivalento, do simple afero de prezent-stilo. Ĉu ĝi fakte, pro ia Sapir-Whorf-a efiko, estas pli, mi ne scias. Do:
  1. Se mi ne eraras la Principoj de Neceso kaj Sufiĉo aplikeblas nur al gramatike ĝustaj formoj. Apliki ilin al gramatike malĝustaj formoj estus sencenca kaj ne povas rezultigi sencon. Laŭ la komputika proverbo: Rubaĵo enen, rubaĵo elen. Ke Zamenhof citis la Principon de Sufiĉo ĉi-teme implicas, ke formoj kiel uzantulo estas gramatike ĝustaj (taŭgaj), kvankam laŭ la principo mem ili estas stile malkonvenaj.
  2. Pri la gramatiko de la koncernaj substantivaj esprimoj, plej regula prezento ŝajnas: (R1 estas (gramatike kaj stile) opcia regulo pri sufiksigo; R2 (forigo de participa 'finaĵo' antaŭ ) & R3 (forigo de ul post participa 'finaĵo') estas (gramatike) opciaj reguloj pleumantaj la Principon de Sufiĉo) (=> = iĝas)
  • bela aĵo =>R1 belaĵo =>R3 belo; R3 tute opcias, sed la finrezulto belo estas ambigua
  • uzata aĵo =>R1 uzataĵo =>R2 uzaĵo; Krom se oni volas pli precizigi, apliko de R2 stile preferindas
  • uzata ulo =>R1 uzatulo =>R3 uzato; R3 estas preskaŭ deviga stile
  • uzanta ulo =>R1 uzantulo =>R3 uzanto; R3 estas preskaŭ deviga stile
Laŭ mi, simpla klarigo/pravigo de la finaj formoj, belo, uzaĵo, uzataĵo, uzato, uzanto postulas malmultajn simplajn regulojn kiaj R1, R2, kaj R3. Kaj tio siavice postulas ian nepleonasman ĝustecon de la plilongaj antaŭirantaj formoj. Ŝajnas al mi, ke eĉ se oni tion ne agnokas alieca pravigo devas antaŭsupozi amason de esceptecaj reguloj, se ĝi entute celas egale kompletan klarigivon.
  1. La prezentstilo, aldoni elementojn kun al ideo ke uzantulo pleonasme signifas ulo de uzanta ulo neprigas ke rompotaĵo signifu aĵo de rompota ulo kaj estonteco signifu eco de estonta ulo. Por iel eskapi tian implicon tiaj teorioj bezonus aldonajn esceptecajn regulojn.
  2. La gramatiko de la koncernaj adjektivaj esprimoj bezonas almenaŭ unu aldonan regulon: R4 (iom simple, prepozicio kia de + X-o => X-a). Ekzemple:
  • de uzanta ulo =>R1 de uzantulo =>R4 uzantula; R4 stile estas preskaŭ deviga por eskapi la substantivan formon uzantulo
  • de uzanta ulo =>R1, R3 de uzanto *=>R4 *uzanta; ĉar tio senbezone farus la vorton uzanta ambigua. (* = negramatika) Laŭ mi tute malĝusta estas *uzanta en la senco de de uzanto
Do en mia uzantopaĝo me cele uzis la esprimon uzantula paĝo, ĉar mi ŝatas kontraŭbatali la laŭ mi eraran nocion, ke -V(n)tul-formoj (participo+ul) estas ĉiam gramatike eraraj. Tamen, se mi trovos/fabrikos alian oportunon por uzi formon kia -antula en mia paĝo mi volonte ŝaĝos mian uzantula paĝo-on al uzantopaĝo, ĉar, pro ties idiotismeco, ĝi estas pli preciza.
Denovan dankon pro la mesaĝo. Mi antaŭĝuas legi estontecajn mesaĝojn de vi, ĉu pri tiu ĉi temo, ĉu pri alia temo. O'RyanW ( ) 02:58, 16. Dec 2006 (UTC)
Dankon, O'RyanW, pro via tre ampleksa komento pri la afero! Mi kredas, ke mi nun jam iom komprenas vian vidpunkton kaj eble eĉ vidas ĝin prava, kvankam ja kiel agnoskite tamen unuacele kontraŭbatelema formo. Ankaŭ mi ĝojatendas eventualan estontecan komunikadon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:49, 17. Dec 2006 (UTC)

Por mi evidente uzantulo estas pleonasma. uzantouzulo estas sufiĉaj. Arno Lagrange  14:29, 23. Dec 2006 (UTC)

Al mi uzanto ŝajnas esti problema tial:
  • uzanti estas esti uzanta
  • uzanto pro tio ja devus signifi ago esti uzanta, simila al uzo.
Tamen mi komprenas ke oni komune uzas uzanto kie ĝustus uz(ant)ulo. —Quilbert 15:33, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Ĝis du metroj - n?[redakti fonton]

Saluton. Decideme ni havas kelke da problemoj rilate korektadojn. En Rizo, mi ŝanĝis La planto iĝas unu ĝis du metrojn alta al La planto iĝas unu ĝis du metroj alta sen akuzativo, tamen vi remetis ĝin. Nu ! Ĝis estas prepozicio, la komplemento estas nerekta, kial do akuzativo ? Akuzativo ne estas sistema, nur pro la fakto ke temas pri mezuro, la regulo aludas nur al rekteco/ne rekteco (Ĉi tie evidente ne temas pri almovo...) Plej kore --Ssire 07:04, 2. Maj 2007 (UTC)

Mi legis vian respondon ĉe mia paĝo, kaj mi konsentas. Plej kore. --Ssire 07:11, 2. Maj 2007 (UTC)
Saluton, Bill, kaj dankon pro via afabla komento pri kontraŭekzemplo ktp. Mi admiras vian laboron, sed ne konsentas pri ...[forigita laŭ sugesto de Aisano]... sed ĵus legis sur lia diskutpaĝo, ke ne estas tiel. Do ni tute interkonsentas. Supozeble vi forviŝu miajn rimarkigojn tie ĉi, leginte ilin. (Por ke tio ĉi ne estu tute vana, mi indikas, ke en la ĉi-tiea alineo pri #Gestolinvoj mankas "g".) – Aisano 20:21, 14. Jun 2007 (UTC)
Aldonis la mankintan "g". Dankojn! Bill O'Ryan 23:48, 14. Jun 2007 (UTC)


Epinal kaj ties bildoj...[redakti fonton]

Saluton En diskuto pri nomoj de lago, vi ĵus sribis konklude: "forte emigas min eviti fari (precipe propranomajn) kunmetaĵojn el vortoj kiuj mem estas propraj nomoj." Tamen en diskuto pri Joanino de Arko, vi sugestis ke mi redaktu ion kies nomo estus ĉu Epinal-bildo, ĉu Epinala Bildo. Mi ekis laŭ la una propono - sed ŝajnas en kontraŭ-diro kun via unua aserto ? Ĉu pli bone Bildoj de Epinal ? Al mi, tio sufiĉe egalas, do se mi ŝanĝu ion, mi ŝanĝu tuj, antaŭ troa longigo de la artikolo, kaj antaŭ la alkutimiĝo al la formulo...Plej kore, --Ssire 12:08, 4. Maj 2007 (UTC)


Denove pri je por datoj[redakti fonton]

Jen respondo de Akademio

DEMANDO 1 de Aleksandro Galkin (Rusio/Germanio) – Uzado de la prepozicio JE por datoj. Ĉu oni rajtas uzi la prepozicion JE en la senco "precize en tiu dato", kiel oni faras tion por horoj?
RESPONDO.
Nenio malhelpas uzi la prepozicion JE por datoj, kvankam oni faras tion relative malofte; ekzemple: “Mi venos je merkredo”, “Mi venos je la 2-a de februaro”. Pli ofte oni uzas por datoj prepozicion kun konkreta signifo (ekzemple, “en”): “Mi venos en merkredo”, “Mi venos en la 2-a de februaro”. Kaj eĉ pli ofte oni uzas por datoj la akuzativon: “Mi venos merkredon”, “Mi venos la 2-an de februaro”. Resume: ĉiuj tri rimedoj por indiki daton estas permeseblaj.
Mallongigitaj esprimoj kiel “je la tria” (sen eksplicita indiko, ĉu temas pri tago aŭ horo), tamen, kutime uziĝas nur pri horo (“je la tria” = “je la tria horo”). Tial oni evitu tian mallongigitan dirmanieron kun “je”, se temas pri tago de monato.
En la nomo de la Konsultejo
de la Akademio de Esperanto
Boris Kolker,
provizora direktoro.

La 6-an de majo 2007.

Alaŭdo ۩ 11:37, 8. Maj 2007 (UTC)