Metropoliteno (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Metropoliteno (libro))
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Metropoliteno
Metropoliteno
Metropoliteno
Aŭtoro Vladimir Varankin
Eldonjaro 1933
Aliaj eldonoj en 1977 kaj en 1992
Urbo Amsterdamo; Kopenhago; Soveta Unio
Eldoninto EKRELO
Paĝoj 200
ISBN 87 87089 10 6, 50100295629, 5-01-002952-9
vdr

Metropoliteno estas romano de Vladimir Varankin, kiu traktas politikajn kaj ideologiajn problemojn en la fino de la 1920-aj jaroj el la perspektivo de komunisto. Estas unuflanke la ago de komunistoj en Germanio, speciale en Berlino, kie ili estis suspektitaj plani perfortan agon kontraŭ la ŝtato, kaj estas aliflanke la situacio en Sovetunio, kie estas senteblaj la ombroj de Stalinismo, kies viktimo la aŭtoro finfine iĝis.

Ĝi estis unue eldonita en Amsterdamo en 1933 (200 paĝoj) kaj la dua eldono en Danio en 1977. En 1992 estis eldonita en Rusio: Sezonoj (Jekaterinburg) kaj Progreso (Moskvo). Ankaŭ ekzistas en la rusa (Impeto, Moskvo), la angla (Eldonejo_TK/Stafeto) kaj rete en la nederlanda. Troviĝas en la baza legolisto.

La vorto metropoliteno estas malnova nomo por metroo (el la franca métropolitain).

Strukturo kaj temoj[redakti | redakti fonton]

La verko estas kontrastema laŭ diversaj vidpunktoj. Ideologie ĝi laŭdas la vivon en Sovetunio, sed kritikas kelkajn aspektojn el ties sistemo: koruptado de altaj funkciuloj, altaj ties salajroj, burokratismo, sed simile akceptas eĉ stalinisman persekutadon de disidentoj nome trockiistoj, kio nuntempe videblas kiel infaneca sinteno. Plej klara montro de burokratismo estas rezisto al akceptado de metroo kiel solvo al problemoj de homamasa transporto en Moskvo, fidita ĉefe al tramoj kaj iome al busoj. En Berlino la ĉefrolulo ja ŝategas la germanan vivon kaj popolon sed kritikas la registaran subpremadon de la laborista movado, kvankam el tiu li favore vidas nur komunismajn organizojn kaj unuopulojn kvazaŭ tiuj estas la solaj kaj pravaj. Finfine la demando ne estas ĉu konstrui la metroon aŭ ne (ĉar burokratoj devis akcepti la nepron), sed ĉu konstrui ĝin laŭ koncesio al germana firmao aŭ ĉu konstrui per propraj sovetuniaj fortoj: burokratoj preferas tion unuan dum laboristoj preferas duan.

Tiaj socipolitikaj temoj interplektiĝas kun la personaj aferoj de Vitalij Zorin. En Moskvo li suferas apartiĝon el sia edzino Olga, superŝutita de la familia kaj malriĉa vivo, kaj ĉefe pro la troa dediĉo de Zorin al la afero de la metroo. En Berlino li estas allogata de la junulino Alice, sed li komprenas ke ŝi vivas en alia mondo.

Ĉiuj tiuj aferoj montriĝas samtempe kaj ne sinsekve laŭ moderna strukturo kiu populariĝos en Ameriko kaj Eŭropo nur kelkajn jarojn poste. Nome konstante oni saltas de unu aferon al ali, sed foje pluhavante similajn vidpunktojn, konversaciojn aŭ situaciojn, tiele helpe al kontrasto.

La dediĉo al metroo estas la motiva moderneco de la verko eĉ ekde la titolo mem, nome inkludante eĉ statistikajn kaj inĝenierajn detalojn. Spite la diversajn kontraŭstarojn kiujn tiu projekto vekas en diversaj roluloj, nuntempe oni havas privilegian historian vidpunkton por kompreni ke poste tiu iĝos unu el ĉefaj fanfaronaĵoj de la sovetunia propagando, nome la Metroo de Moskvo.

Akcepto de la verko[redakti | redakti fonton]

Membroj de la Esperanto-Ligo Berlin prezentas tekstojn el la libro Metropoliteno. De maldekstre Fritz Wollenberg, Henryk Wenzel, Roland Schnell (reĝisoro de la prezento), Peter Kühnel en "Café Mittendrin" 2002

La libro estis tradukita de Roland Schnell en la germanan lingvon. Partoj estis publikigitaj diversloke. Ekzemple la priskribo de la metrohaltejo Hermannplatz aperis en fervoja gazeto Signal.

Ekstrakto, kiu traktas la okazaĵojn dum la 1-a de majo 1929 estis eldonitaj broŝurforme (katalogo de UEA) kaj en reduktita versio dissendita kiel speciala numero de la MAGAZINO de la germana Libera Esperanto-Asocio (LEA).

Membroj de la Esperanto-Ligo Berlin prezentis la tekston parolante en diversaj roloj dum kunveno en Café Mittendrin. Raporto en Ondo de Esperanto Arkivigite je 2008-01-09 per la retarkivo Wayback Machine 2002, numero 3 (100)

Berlino: Omaĝe al Varankin - Evidente estas speciala rilato inter la rusa verkisto Vladimir Varankin kaj Berlino. En lia famkonata romano Metropoliteno troviĝas granda nombro da priskriboj de lokoj, kiuj ĝis hodiaŭ estas troveblaj en la urbo. Por honorigi la grandan verkiston la Esperanto-Ligo Berlin invitis al prezento de elektitaj partoj el la romano.

La 11-an de novembro 2002, unu tagon antaŭ la 100-jara naskiĝtago de Varankin kunvenis berlinaj Esperantistoj en la kafejo Multikulti por partopreni malkutiman spektaklon. Ne okazis simpla legado de tekstoj, sed per la afabla helpo de Fritz Wollenberg ekzistis la ebleco montri sur televida ekrano historiajn fotojn kaj filmojn. Paralele al la legado de la teksto estis videblaj la bildoj, kiujn Varankin siatempe vidis kaj genie priskribis: pufanta lokomotivo alproksimiĝanta sur digo, vigla trafiko en la stratoj, grandaj truoj en la tero sur kies fundo estas metataj la metropolitenaj reloj, politikaj manifestacioj kaj sovaĝaj bestoj en la zoologia ĝardeno.

La tekston, elektitan de Roland Schnell, prezentis dudeko da diversaj parolantoj, kiuj transprenis la rolojn de la figuroj en la romano. Kiam Varankin en la romano menciis akordeonon, aŭdeblis la akordeono de Aleksandr Danko, rusdevena muzikisto, kiu loĝas kaj laboras en Berlino. Kiam parolis en la romano la inĝeniero Berg pri la konstruado de metropoliteno, estis aŭdebla la voĉo de la reala inĝeniero Peter Kühnel, kies laboro estas la plibonigo de la trafika situacio de la urbo.

Por prezenti la situacion en Moskvo estis elektitaj du tipaj partoj. Dialogo kun la edzino ne nur prilumis, kial la juna inĝeniero Zorin kaptis la eblecon fuĝi el la griza Moskvo al la brilanta Berlino, sed supozeble baziĝas sur biografiaj faktoj de la aŭtoro.

La politikan situacion en la komunista lando sub la kreskanta influo de Stalino montris emocia kunveno de la partia grupo, kiu profete montras kial fervoraj komunistoj povis esti akuzataj pro fikciaj krimoj. Finfine Varankin estis viktimo de tendenco, kiun li priskribis.

Mallonga paŭzo ebligis gustumi originalajn rusajn produktojn, interalie peljmeni so smetanoj, veran rusan bieron kaj veran rusan teon. Poste Gerd Bussing rakontis pri la vivo kaj verko de Vladimir Varankin kaj instigis diskuton pri stilaj demandoj.

La neforgesebla evento indis la penon de la preparo. Multaj ĉeestantoj esprimis sian dankon kaj eĉ tiuj, kiuj lastminute eksciis, ke ili devus transpreni la legadon, estis kontentaj kaj pretis ripeti la tuton dum alia okazo aŭ aliloke.

Lokoj en Berlin[redakti | redakti fonton]

En Metropoliteno i.a. jenaj Berlinaj lokoj estas menciitaj:

  1. Stadtschloss (Berlin)
  2. Hermannplatz (Berlin)
  3. Lustgarten (Berlin)
  4. Kraftwerk Klingenberg

Jen kelkaj specimenaj citaĵoj el la romano pri ili:

Stadtschloss (Urba Reĝo-Palaco)[redakti | redakti fonton]

Mi estas tre scivola pri vidindaĵoj. Nesatigebla estas mia deziro ĉion ekvidi, ĉion trapalpi, nenion preterlasi. Kaj Berlin estas riĉega urbo! Ĝi havas tiom da muzeoj, bildgalerioj, ekspozicioj, palacoj! Ĝi havas tiom da teatroj, kinejoj, varieteoj! Ĝi havas tiom da interesegaj institucioj! Kiom da tempo oni bezonas por almenaŭ trakuri la famajn muzeojn kaj verdajn aleojn de tondetitaj ĝardenoj!

Alice estas mia fidela kunulo, gvidanto kaj organizanto de ĉiuj ekskursoj. La ŝvelinta ekskurstabelo, kiu enhavas centojn da surskriboj, pendas super ŝia lito kaj ĉiutage memorigas, kio estas en la vico.

Hieraŭ — arkiburĝa «Admirals-Palast», hodiaŭ proleta teatraĵo sur la «Popola Scenejo» (simile al «Filino de Laboro», aŭ «Verda Dometo»), morgaŭ opereto «Die Bajadere» en Metropol-Teatro, post morgaŭ sovetia filmo «La patrino» en iu antaŭurbo, kaj poste la majstra verko de la burĝa kinematografio «Varieteo» kun belulino Lia de Putti en la ĉefa rolo. En mia notlibreto estas enskribita:

  1. Lundo — «Ŝtata Prusa Biblioteko».
  2. Mardo — «Kunstausstellung» apud «Lehrter-Bahnhof».
  3. Merkredo — Mara muzeo kaj observatorio en Treptow.
  4. Ĵaŭdo — «Künstlerhausausstellung».
  5. Sabato — «Botanika ĝardeno».

Dimanĉo — «Der Schloss» sur «Postdammerstrasse» [1]

Kaj paralele oni devas labori, atenteme observi la politikan tagon kaj vizitadi kamaradojn ruĝfrontbatalantojn. Iufoje oni devas ja viziti Alice'n kaj por tio mi ankaŭ bezonas la tempon.

Nun mi havas nevolan ripozon. La konstrulaboristoj strikas. Konstruo de la nova metropolitena linio estas interrompita. Dum multaj tagoj mi estas libera.

Elektrejo Klingenberg[redakti | redakti fonton]

Eldono de 1992.

La juna rusa inĝeniero vizitas la tiuepoke plej modernan elektran centralon, la "Kraftwerk Klingenberg":

Ne, maltaŭgas! Ne estas bona tia komenco! La leganto estos justa, se insultos min. Kiu bezonas tiun majestan stilon? «Patrina devo!.. Bela sentema animo!.. Bluokula feino!.. Forglitanta penso!..» Mirinda banalaĵo! Oni devas iom distri sin. Mi multfoje rimarkis: Komenco bona — laboro duona kaj inverse.

Krome, hodiaŭ mi sufiĉe laciĝis kun tiu ĉi Rummelsburg kaj miaj pensoj tute ne havas poezian karakteron. Ĉu ne pli bone estus skribi por moskva ĵurnalo artikolon pri Rummelsburg?

Vere! Ĝi ja estas bonega elektrostacio. Al mi oni diris, ke ĝi estas unu el la plej bonaj en la mondo. La konstruaĵoj de rummelsburga stacio estas severaj kaj simplaj, kiel malliberejo. Inter ĉiuj ses fenestroj altiĝas rektangulaj turoj. La fenestroj supreniĝas je kelkaj etaĝoj. Interne, en la centra salono estas brila pureco kaj maro de lumo. Ĝi penetras ĉi tien tra la vitra plafono. La kruciĝo de la ŝtalaj kadroj en tia suna tago metas sur la absolute puran plankon ombran kradon. La ĉambrego estas vasta kaj pura. Meblaro en ĝi konsistas nur el du tabloj kaj du seĝoj. La tuta ilaro estas sur la muroj.

Mia berlina kolego, ĉi tiea inĝeniero, ameme haltas antaŭ ĉiu brilanta ŝraŭbo. Li fieras pri sia stacio.

— 3.270.000 kw horoj ĉiutage. Kvarmiliona berlina loĝantaro ne bezonas pli multe.

Ĉu ne tro malŝparema estas Berlin? Por kio tiel multe?

Mi fermas la okulojn pro la hela suna lumo kaj strabas sur la laboristojn en blankegaj ĥalatoj. Ili ridetas al mi, starante apud la moviloj kaj amike salutas per la kapoj. Mi deziras eldiri mian delongan penson:

— Dum la socialismo la laboristoj estos nur tiaj kaj la fabrikoj aspektos, kiel palacoj.

— Dum la socialismo, kolego, nenion vi havos! — mokeme prononcas ies trankvila voĉo post mi.

— Kial vi opinias? — malkontente levas mi la ŝultrojn. Alta, seka kaj glate razita maljunulo, iom ridetante etendas al mi la manon.

— Inĝeniero Berg.

Mi estas mirigita. Berg? Kial Berg? Ho, jes, Berg en Berlin similas al Ivanov en Moskvo. Mi nomas min.

— Tre agrable, — rimarkas Berg, ĵetinte rigardon al mia kuniranto, — vi laboros sub mia gvido je konstruo de nova metropolitena linio.

— Ĉu? Mi ĝojas! Mi ĵus estis vizitonta vian kontoron.

— Venu morgaŭ, rekte por la laboro. Mi ricevis leteron de via estraro. Ni penos pruvi la avantaĝojn de nia tipo de l' konstruado.

— Ni vidu, — evitante la rektan respondon, kontraŭdiras mi, — sed pri la socialismo vi tamen eraras.

La inĝeniero Berg denove ridetas.

— Mi esperas, ĝi ne malhelpos al ni. Pro tio konstruado de la metropoliteno en Moskvo ne devas prokrastiĝi.

Ni iras en lumaj salonoj. La konstruaĵo zumas kaj zumo ĉi tiu jen fortiĝas, jen moliĝas ĝis la facila susuro. En la vaporkaldronejo oni klarigas al mi, ke dudek vagonoj da ĉiutage venanta karbo estas malŝarĝataj ĉi tie de unu homo dum du kaj duono minutoj. La aŭtomataj maŝinoj kaj kunpremita aero forigis ĉi tie la homan laboron kaj la karbo aŭtomate estas transportata la fornojn. Ĉi tiun miraklon mi enskribas en la notlibreton. Inĝeniero Berg ironie ridetas.

— Ĝi estas atingita de la kapitalismo.

— Kaj ni transportos ĝin sur la socialisman grundon! — trankvile kontraŭdiras mi, suprenirante man' apud mano kun mia klasa malamiko, en kontrolan tureton de la stacio. Ĉi tie estas ĝia cerbo, ĝia direktejo, ĉi tie respeguliĝas la plej eta falsaĵo en ĝia laboro.

— Cetere, vi vane maltrankviliĝas, — indiferente diras Berg, la sovetoj renaskos la kapitalismon. Kio alia estas ĉe vi en Rusio nun, se ne diktaturo de la komunistoj? Ĝi signifas, ke la afero finiĝos per reakcio. Ne vane Trockij diras, ke Stalin estas ponto de la proleta diktaturo al la burĝa.

Originalajn tamen opiniojn havas mia estonta estro. Mi komencas suspekti, ke li estas trockiano. Kio do sekvas? Mi havas nur pluran okazon por memkontrolo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Temas pri juna soveta inĝeniero, kiu vojaĝas al Berlino por studi la metodojn de konstruo de metropoliteno (subtera elektra fervojo) ... La moderna vivo en Sovetio speguliĝas flanke de la antaŭ-Hitlera Germanujo. 
— novembro 1934, F. E. W., The British Esperantist
Citaĵo
 Varenkin estas talenta verkisto sed en lia verko estas multaj gramatikaj eraroj. 
— 1933(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 809

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭvorte en la originalo, korekta: «Das Schloss» sur «Potsdamer Strasse»

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]