Mi estas inĝeniero. Studis elektroteknikon, komunikad-teknikon. Flankaj fakoj: ekonomio, laborscienco.
Hobioj: amatora radio, ventosurfado, velado, lingvoj.
Mi laboris en kompanioj germanaj, usona, japana. Por la lasta mi translokiĝis al Tokio kun mia edzino germana. Tie naskiĝis nia filo. Mi studis laŭ ebleco la japanan pens- kaj labor- manieron. Kaj la lingvon.
De Tokio mia grupo zorgis pri fabrikoj en diversaj aziaj landoj, klopodante uzi la plej malaltajn kostojn por salajroj kaj aliaj. Mi tre interesis pri sociaj aferoj, ekvilibro en internacia komerco.
Spertoj montris, ke tio ege dependas de miaj partneroj. Kun homoj el Oxford aŭ Boston mi povas tre flue komuniki, sen ofta demandado. Sed kun homoj el Londono tio ofte ne bone funkcias. Ili uzas alian elparolon, ili uzas slangajn esprimojn ktp. ktp. Same estas kun (kelkaj) homoj el Teksaso. Ĉe G.W. Bush dependas. Kelkfoje li parolas kiel Bostonulo (mi kredas, ke li studis je Harvard-Universitato). Sed aliafoje li malklare elparolas kaj rapide, germane "er nuschelt". Mia impreso estas, se tio okazas precipe kiam io ĝena estas traktata.
Plej bona estas la anglalingva komuniko kun aliaj ne-angloj. Ni havas neŭtralan internacian akcenton. Ni tute ne uzas dialekton kaj slangon. Kaj ni uzas preskaŭ la samajn vortojn, kiujn ni lernis en la lernejo, do malpli ol 20 000 vortojn.
korekto de akuzativoj. Mi kredas, ke Esperanto estas tre facila lingvo (malgraŭ oni povas laŭokaze dubi). Sed multaj de ni, eble plimulto, estas nur membakitaj E-istoj, aŭ ne havis perfektan instruiston. Ni bezonas pli bonajn lernolibrojn, akademiojn, ekzamenojn.
UEA instigu aŭ organizu tiurilatajn projektojn:
- komputila programo pri preserar-korekto
- komputila programo kun almenaŭ baza kontrolo de gramatiko (akuzativoj, uzo de prepozicioj k.a.)
- antaŭkongresaj kaj dumkongresaj lingvokursoj, senpagaj(!), por ke interesuloj (ekz. geedzoj) ne restu izolitaj
- perfekta, aŭtomatigita apliko de Unikodo
komento: mi enmetis la kesteton kiel ĝi estas. Tio bedaŭrinde ne havas la eblecon gradigi de 1 ĝis 4. Tial klarigo: mi ofte sidas antaŭ la komputilo. Sed ne estas amo inter ĝi kaj mi! Nian rilaton oni povas nomigi daŭran bataladon. Ĝi ne obeas min kaj mi trovas ĉiun eblan fuŝan butonpuŝon aŭ kaptiltruon kaj enfalas. Parto de la problemo ne estas la programoj mem sed ankaŭ ne bonaj instrutekstoj.