Vadodara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa bildo pri flughaveno de Vadodara

Vadodara, (en loka lingvo વડોદરા) estas milionurbo, ankaŭ universitata urbo en subŝtato Guĝarato en federacia ŝtato Barato. La urbo estas konata ankaŭ, kiel "urbo de kulturo". La historia loknomo estis ĝis 1974 Baroda (બરોડા).

Flago de Vadodara
Loko de Vadodara en Barato
Granda vendejo en Vadodara
Universitato de Vadodara
Palaco en Vadodara

Bazaj informoj

Situo

Vadodara situas sur ebenaĵo laŭ rivero, kiu dum musono ofte inundas, poste ofte sekiĝas. Ahmadabado troviĝas je 110, Mumbajo je 358, Nov-Delhio je 1 039 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la loko de komercistoj devenis en 812 antaŭ Kristo. Poste precipe hinduoj vivis tie. Dum dominado de britoj Baroda restis princlando ĝis la sendependiĝo. En 1907 la unua fabriko ekfunkciis. Precipe en la 1960-aj jaroj Vadodara industriiĝis, nuntempe eĉ borso funkcias tie. En 2001 tertremo okazis.

Trafiko

Tra Vadodara fervojo Mumbajo-Nov-Delhio trairas de 1831. Ĉefvojaj kontaktoj estas al Ahmadabado kaj Mumbajo. Tial Vadodara estas konata, kiel "Enirejo al la Ora Kvarangulo". La urbo havas flughavenon.

Klimato

Vadodara havas tropikan klimaton kun 3 sezonoj: vintro, musono kaj somero. En januaro kelkfoje eĉ frostas. Inter novembro kaj februaro la temperaturo estas nokte 15 °C, tage ne pli, ol 30 °C. Inter marto kaj julio tio estas 23 °C - 36 °C. Jare pluvas po 860 mm. Escepte la musonon la vetero estas tre seka.

Vidindaĵoj

Ĝemelurbo

Vidu ankaŭ