Vajmara artsocieto de Cranach ĝis Rohlfs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vajmara artsocieto de Cranach ĝis Rohlfs
organizaĵo
vdr
Mozaiko de Rohlfs, 1921

La societo Weimarer Kunstgesellschaft von Cranach bis Rohlfs e. V. estas artoklubo en Vajmaro, Germanujo.

Ĝiaj taskoj estas engaĝiĝo artoscene. Ĝi kolektigas artŝatantojn - laikulojn kaj fakulojn, kuratorojn, restaŭristojn, muzeologojn ktp. Inspiratas ĝi per la artaĵoj kaj la etoso de la Grandduka-saksia artolernejo vajmara por kio figuras la nomo de Christian Rohlfs: por la arto reen ĝis la 16-a jarcento tipas Lucas Cranach la Maljuna.

La klubo ankaŭ difinas sin bonvola kaj helpema subtenanto pligrandigante la kolektojn per daŭra aĉeto de novaj objektoj. Tiusencen kaj -celen okazas ade aranĝoj diversaj kaj ekspozicioj. La tuto staras sub la ŝirmo de Klassik Stiftung Weimar kun sidejo samloke. Fondiĝo estis en la 31.7.2012 laŭ privata iniciato kune kun la menciita fondaĵo. La numero en la komerca registro estas VR 1285 (ĉe la Tribunalo de unua instanco, Vajmaro)[1].

Eldonatas de la klubanoj la interesa fakserio Héritage [2]. Unua estrarano estas Gregor Seiffert.

Partneroj[redakti | redakti fonton]

Kunlaborado intensa flegatas kun aliaj (amikaraj) societoj, ekz:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]