Vakito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paro de vakitoj naĝas kune.

La Vakito aŭ en hispana vaquita [baKIta] (Phocoena sinus) aŭ Kalifornia foceno estas rara specio de porkoceto. Ĝi estas endemia de la norda parto de la Golfo de Kalifornio. La ĉirkaŭkalkulita nombro de individoj falis sub 100 en 2014, kio metis ĝin sub tuja danĝero de formorto.[1][2] Ekde la Blanknaĝila delfeno (Lipotes vexillifer) supozeble iĝis formortinta en 2006,[3] la vakito prenis la titolon de plej endanĝerita cetaco en la mondo.[4]

La vorto "vaquita" [baKIta] estas hispana por malgranda bovo. Aliaj nomoj estas cochito [koĈIto], dezerta foceno, Kalifornigolfa foceno, kaj golfa foceno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Report: Vaquita population declines to less than 100. Vaquita: Last Chance for the Desert Porpoise. earthOcean (2014-08-03). Alirita 2014-08-11.
  2. Report of the Fifth Meeting of the Comité Internacional para la Recuperación de la Vaquita, Comité Internacional para la Recuperación de la Vaquita (CIRVA), 2014-08-03, Ensenada, Baja California http://vaquita.tv/wp-content/uploads/2014/08/Report-of-the-Fifth-Meeting-of-CIRVA.pdf 2014-08-12
  3. (2007) “First human-caused extinction of a cetacean species?”, Biology Letters 3, p. 537–540. doi:10.1098/rsbl.2007.0292. 
  4. COI:10.1111/j.1523-1739.2007.00825.x
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]