Val Müstair
Val Müstair | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Inn/En |
Komunumaro | Val Müstair |
Koordinatoj | 46° 37′ 0″ N 10° 27′ 0″ O / 46.61667 °N, 10.45000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 0″ N 10° 27′ 0″ O / 46.61667 °N, 10.45000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1608 |
Areo | 198,65 km² |
Alteco | 1273 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7532 Tschierv 7533 Fuldera 7534 Lü 7535 Valchava 7536 Santa Maria 7537 Müstair |
Komunumkodo | 3847 |
Val Müstair estas komunumo de la komunumaro Val Müstair kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1608 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Val Müstair situas sudoriento de Fornopasejo, do sur la suda flanko de la Alpoj. Tra la valo fluas la rivero Ramo, alfluanto de Adiĝo. Ĝia teritorio kongruas kun la samnoma komunumaro. La komunumo konsistas el la ses vilaĝoj Tschierv, Fuldera, Lü, Valchava, Santa Maria kaj Müstair. En Müstair, kiu estas la ĉefloko de la komunumo, situas la fama Benediktanina Monaĥejo Sankta Johano, mondaheredaĵo de UNESKO.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Val Müstair limas en nordo al Scuol, en nordoriento al Taufers im Münstertal (Italio), en sudoriento al Stelvio (Italio), en sudo al Bormio (Italio), en sudo okcidento al Valdidentro (Italio), kaj en nordokcidento al Zernez.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Val Müstair kondukas la kantonca ĉefvojo n-ro 28 de Zernez tra Fornopasejo al Italio. Per poŝtaŭtolinio trans la pasejo al de Mals im Vinschgau al Zernez la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Val Müstair estis fondita la 1-an de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam memstaraj komunumoj Tschierv, Fuldera, Lü, Valchava, Santa Maria kaj Müstair. [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj signifoj de komunumaro Val Müstair
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Val Müstair – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Benediktina Monaĥejo Sankta Johano
-
Fuldera
-
Santa Maria
-
Tschierv
-
Lü
-
Valchava
|