Val Terbi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Val Terbi
Blazono de Val Terbi
Blazono de Val Terbi
Blazono de Val Terbi
Komunuma domo kaj lernejo en Vicques, komunumo Val Terbi
Komunuma domo kaj lernejo en Vicques, komunumo Val Terbi
Komunuma domo kaj lernejo en Vicques, komunumo Val Terbi
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 21′ 0″ N 7° 24′ 40″ O / 47.35000 °N, 7.41111 °O / 47.35000; 7.41111 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 0″ N 7° 24′ 40″ O / 47.35000 °N, 7.41111 °O / 47.35000; 7.41111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2592
Areo 38,86 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 2824 Vicques
2828 Montsevelier
2829 Vermes
Komunumkodo 6730
Mapo de Val Terbi
Mapo de Val Terbi
Situa mapo de Val Terbi
vdr

Val Terbi estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 2592 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012. La sidejeo de la komunuma administracio situas en Vicques.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val Terbi situas en oriento de la Distrikto Delemonto en la valo de la rivereto Scheulte, alfluanto de Birs. La nomo de la valo, Val Terbi, fariĝis la nomo de la nova komunumo. Ĉar la centraj komunumoj de la valo ne partoprenis la komunuman kuniĝon de la 1-a de januaro 2013 la nova komunumo konsistas el ĉefa parto konsistanto el la iamaj komunumoj Vermes kaj Vicques, kaj eksklavo konsistanta el la iama komunumo Montsevelier.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 38,86 km², de kiuj 47,8% estas kovritaj de arbaro, 46,1% servas por agrikulturo kaj 4,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefparto de la komunumo Val Terbi konsistanta el Vicques kaj Vermkes limas en nordnordokcidento al Bärschwil (SO), en nordo al Courchapoix kaj Corban, en nordoriento al Mervelier, en oriento al Schelten (BE), en sudoriento al Seehof (BE), en sudo al Corcelles (BE), en sudsudokcidento al Crémines (BE), en sudokcidento al Rebeuvelier, kaj en okcidento al Courroux.

La eksklavo Montsevelier limas en nordo al Grindel (SO), en nordoriento al Erschwil (SO), en oriento al Beinwil (SO), en sudo al Mervelier, en okcidento al Corban, kaj en nordokcidento al Bärschwil (SO).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vicques situas ĉe la pasejvojo tra Schelten-Pasejo de Delemonto al Mümliswil en Kantono Soloturno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de la stacidomo de Delemonto al Montsevelier. Krome de Vicques flanka buslinio kondukas al Vermes.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val Tebi estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2013 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumon Montsevelier, Vermes kaj Vicques. [3]

Origine la komunuman kunigan projekton partoprenis 7 komunumoj. Dum la baloto de la 7-a de feburaro 2012 tamen la komunumoj Courroux, Courchapoix, Corban kaj Mervelier rifuzis la kuniĝon. Tial la noma komunumo Val Terbi estis kreita nur el la ceteraj tri komunumoj. Montsevelier pro tio fariĝis eksklavo.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]