Movelier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Movelier
Blazono de Movelier
Blazono de Movelier
Blazono de Movelier
Movelier
Movelier
Preĝejo de Movelier
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 24′ 38″ N 7° 19′ 5″ O / 47.41056 °N, 7.31806 °O / 47.41056; 7.31806 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 38″ N 7° 19′ 5″ O / 47.41056 °N, 7.31806 °O / 47.41056; 7.31806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 386
Areo 8,01 km²
Alteco 690 m super marnivelo
Poŝtkodo 2812
Komunumkodo 6718
Mapo de Movelier
Mapo de Movelier
Situa mapo de Movelier
vdr

Movelier (la malnova germanlignva nomo de la komunumo estas Moderswiler) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 386 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Movelier situas en alta kaldrono de la monteta kamparo de la norda Ĵuraso proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Delemonto. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,01 km², de kiu 50% estas kovritaj de arbaro, 46% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Movelier limas en nordo al Ederswiler, en nordoriento al Roggenburg (BL), en oriento al Soyhières, en sudo al Mettembert, kaj en okcidento al Pleigne.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Movelier situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Roggenburg al Delemonto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Movelier dagiĝas el la jaro 1188 Moderswilre.

Movelier apartenis dum mezepoko al la Grafoj de Thierstein. En la jaro 1454 la episkopo Bazelo aĉetis la vilaĝon, kiu tiel fariĝis unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la Senjorujo Delemonto. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Movelier apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]