Haute-Sorne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haute-Sorne
Blazono de Haute-Sorne
Blazono de Haute-Sorne
Blazono de Haute-Sorne
Vilaĝocentro de Glovelier, komunumo Haute-Sorne
Vilaĝocentro de Glovelier, komunumo Haute-Sorne
Vilaĝocentro de Glovelier, komunumo Haute-Sorne
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  46° 20′ 20″ N 7° 14′ 45″ O / 46.33889 °N, 7.24583 °O / 46.33889; 7.24583 (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ 20″ N 7° 14′ 45″ O / 46.33889 °N, 7.24583 °O / 46.33889; 7.24583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7918
Areo 71,06 km²
Alteco 477 m super marnivelo
Poŝtkodo 2853 Courfaivre
2854 Bassecourt
2855 Glovelier
2863 Undervelier
2864 Soulce
Komunumkodo 6729
Mapo de Haute-Sorne
Mapo de Haute-Sorne
Situa mapo de Haute-Sorne
vdr

Haute-Sorne estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 7918 loĝantojn je la 1-a de januaro 2013.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Haute-Sorne situas en la Ĵurasa Montaro en la supera valo de la rivereto Sorne, alfluanto de Birs. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bassecourt, Berlincourt, Courfaivre, Glovelier, La Jacoterie, Sceut, Soulce kaj Undervelier.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 71,06 km², de kiuj 53,3% estas kovritaj de arbaro, 38,5% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Haute-Sorne limas en nordo al Boécourt kaj Develier, en oriento al Courtetelle, en sudoriento al Châtillon, en sudo al Moutier (BE), Perrefitte (BE), Souboz (BE), Sornetan (BE), Monible (BE) kaj Rebévelier (BE), en sudokcidento al Saulcy, en okcidento al Saint-Brais, kaj en nordokcidento al Clos du Doubs.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Haute-Sorne pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de Delemonto al La Chaux-de-Fonds kaj grava konekta vojo de Bassecourt al Porrentruy. Tra la komunumo pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A16, al kiuj ekzistas alveturejoj sur la komunuma teritorio en Glovelier kaj Bassecourt. Tra la komunumo kondukas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Delemonto, kaj de Glovelier kondukas mallarĝspura fervojlinio de la Ĵurasaj Fervojoj tra Saignelégier al La Chaux-de-Fonds.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Haute-Sorne estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2013 pere de la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Bassecourt, Courfaivre, Glovelier, Soulce kaj Undervelier.[3]

Origine ankaŭ la komunumoj Boécourt kaj Saulcy devintus fariĝi parto de la nova komunumo. Kadre de la baloto tamen la civitanoj de Boécourt kaj Saulcy malakceptis la kuniĝon, kial nur la aliaj 5 komunumoj integriĝis al la nova komunumo Haute-Sorne.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]