Courroux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Courroux
Blazono de Courroux
Blazono de Courroux
Blazono de Courroux
Vilaĝeniro de Courroux
Vilaĝeniro de Courroux
Vilaĝeniro de Courroux
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 21′ 50″ N 7° 22′ 25″ O / 47.36389 °N, 7.37361 °O / 47.36389; 7.37361 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 50″ N 7° 22′ 25″ O / 47.36389 °N, 7.37361 °O / 47.36389; 7.37361 (mapo)
Areo 19,71 km²
Alteco 418 m super marnivelo
Poŝtkodo 2822
Komunumkodo 6709
Mapo de Courroux
Mapo de Courroux
Situa mapo de Courroux
vdr

Courroux estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 3074 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Courroŭ situas ĉe la orienta flanko de la rivero Birs. Tra la vilaĝo fluas de oriento al okcidento la rivero Scheulte, kiu alfluas sur la komunuma teritorio al Birs okcidente de la kernvilaĝo. Al Courroux apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la vilaĝo Courcelon. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19.71 km², de kiuj 39% estas kovritaj de arbaro, 54% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Courroŭ limas al en nordo al Soyhières, en nordoriento al Liesberg (BL), en oriento al Bärschwil (SO), en sudoriento al Vicques, en sudo al Rebeuvelier, en sudokcidento al Courrendlin, kaj en okcidento al Delemonto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sude de la vilaĝo pasas la pasejvojo tra Schelten-Pasejo al Mümliswil en Kantono Soloturno. Proksimume 2 kilometrojn sudokcidente de la vilaĝocentro situas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. Per la buslinio de Montsevelier al Delemonto la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Courroux datiĝas el la jaro 1146 sub ĝia germana nomo Lütoltesdorf, en la jaro 1148 unuan fojon menciiĝis la franclingva formo kiel Corolt. La vilaĝo Courcelon menciiĝis skribe la unua fojon jam en la jaro 1139 kiel Curzelun.

Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Courroux fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Courroux apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 estis fondita el Montsevelier, Vermes kaj Vicques la nova komunumo Val Terbi. Origine volis partopreini ankaŭ komunumoj Corban, Courchapoix, Courroux kaj Mervelier, sed iliaj loĝantaroj dum la baloto de la 7-a de feburaro 2012 malakceptis la kuniĝon, kial la nova komunumo nun konsistas nur el tri de la sep komunumoj de la valo. Pro la rezulto de la baloto la komunumo Courroux konservis sian aŭtonomion.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]