Courrendlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Courrendlin
Blazono de Courrendlin
Blazono de Courrendlin
Blazono de Courrendlin
Turo de Courrendlin
Turo de Courrendlin
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 20′ 20″ N 7° 22′ 25″ O / 47.33889 °N, 7.37361 °O / 47.33889; 7.37361 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 20″ N 7° 22′ 25″ O / 47.33889 °N, 7.37361 °O / 47.33889; 7.37361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2472
Areo 11,07 km²
Alteco 436 m super marnivelo
Poŝtkodo 2830
Komunumkodo 6708
Mapo de Courrendlin
Mapo de Courrendlin
Situa mapo de Courrendlin
vdr

Courrendlin estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 2472 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Courrendlin situas ĉe la suda marĝeno de la Valkaldrono de Delemonto, ambaŭflanke de la rivero Birs. Sude de Courrendlin la rivero Birs trapasas en impona ravino, la tiel nomita Ravino de Moutier (Gorges de Moutier), la montoĉenon de la Falda Ĵuraso. Al Courrendlin apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la industria setlejo Choindez. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,07 km², de kiuj 41% estas kovritaj de arbaro, 45% servas por agrikulturo kaj 13% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Courrendlin limas en nordoriento al Courroux, en oriento al Rebeuvelier, en sudoriento al Roches (BE), en sudokcidento al Vellerat, en okcidento al Châtillon, en nordokcidento Rossemaison, kaj en nordnordokcidento al Delemonto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Courrendlin pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Moutier al Delemonto, kaj ĝi disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. Tra Courrendlin pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Moutier al Delemonto, la stacidomo de Courrendlin en la industria setlejo Choindez tamen hodiaŭ ne plu estas servata de pasaĝeraj trajnoj, kaj la publikan transporton anstataŭe plenumigas buslinio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Courrendlin datiĝas el la jaro 866 kiel Rendelana Corte.

Laŭ diversaj dokumentoj en la 9-a jarcento la Abatejo Moutier-Grandval estis bienposedanto en Courrendlin. Dum mezepoko Courrendlin apartenis al la paroĥaro Moutier-Grandval, kiu estis sub la regado de la Princabatejo Bazelo. Dum la reformacio Courrendlin rezistis al la bernaj reformigaj penadoj kaj konservis la katolikan kredon. Ĝis 1797 Courrendlin estis unu el la grandmajorejoj de la Abatejo Moutier-Grandval. Ek de 1897 ĝis 1815 ĝi apartenis al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste ek de 1800 de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno, kaj Courrendlin estis atribuita al la berna distrikto Moutier. En la jaro 1975 la loĝantaro de Courrendlin voĉdonis por la aliĝo al la fondota Kantono Ĵuraso. Tial la komunumo ek de la 1-a de januaro 1979 apartenas al la distrikto Delemonto de la tiam fondita nova kantono.

Jam en la jaro 1598 la princepiskopo de Bazelo konstruigis en Courrendlin altfornon, kiu funkciis ĝis 1870. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]