Valdeobispo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdeobispo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10672
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Óscar Alcón Granado
Demografio
Loĝantaro 636  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 5′ N, 6° 15′ U (mapo)40.0814851-6.2484612Koordinatoj: 40° 5′ N, 6° 15′ U (mapo) [+]
Alto 351 m [+]
Areo 42,1 km² (4 210 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdeobispo (Ekstremaduro)
Valdeobispo (Ekstremaduro)
DEC
Valdeobispo
Valdeobispo
situo en Ekstremaduro
Valdeobispo (Hispanio)
Valdeobispo (Hispanio)
DEC
Valdeobispo
Valdeobispo
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdeobispo [+]
vdr

Valdeobispo (Valo de la episkopo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 636 loĝantoj sur areo de 42,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas Valdeobispeños.

Situo[redakti | redakti fonton]

Valdeobispo estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 351 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 160 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42,1 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio[redakti | redakti fonton]

Valdeobispo limas kun:

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Valdeobispo inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

816 809 800 786 775 773 770

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Estas arkeologiaj restaĵoj de la ŝtonepoko. La teritorio sur kiu kuŝas Valdeobispo estis uzata kiel natura vojo, jam ekde la Neolitiko, de la popoloj kiuj tiam praktikis vagan brutobredadon, kio okazis ĝis fino de la 20a jarcento.

Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

Dum la Romia Imperio oni konstruis ŝtonŝoseon kiu ankoraŭ ie konservas sian pavimon kaj en aliaj konservas la spurojn de la ĉarradoj. Oni konstruis diversajn romiajn vilaojn en la aktuala teritorio de Valdeobispo.

En la kruciĝo de la aktualaj teritorioj de Plasencia, Valdeobispo kaj Carcaboso, oni konstruis domaron ĉe la Vía de la Plata (kie precize en 2006 estis trovata milindikilo 101), vojo kiu konektis la urbojn de Mérida kaj Asturica (Astorga). Tiu loko utilis kiel tabernae (ripozejo kaj ĉevalŝanĝejo, ĉar de tie komencas suprena deklivego).

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de Kristo del Amparo

Valdeobispo havas la jenajn monumentojn:

  • Malnova preĝejo de San Pedro Apóstol, konstruita en la 17-a jarcento kaj aktuale preskaŭ ruinigita.
  • Nova preĝejo, sen historia intereso, ankaŭ dediĉita al San Pedro Apóstol, kun aprta sonorilturo kaj paroĥaj domoj kaj ĝardeno.
  • Ermitejo de Nuestra Señora de Valverde, de 1615 situa en bieno ekster la vilaĝo, havis arthistorian skulptaĵon kiu estis translokigita al la nova preĝejo kaj tie restis kopio.
  • Ermitejo de Kristo del Amparo, de la 16-a jarcento. Ene de la domaro kaj ĵus restaŭrata.
  • Ermitejo de Kristo del Humilladero , situa ĉe vojo, de baroka stilo kaj el ŝtono kun rektangula navo kaj plafono el ligno.

Festoj[redakti | redakti fonton]

En Valdeobispo oni celebras la jenajn festojn:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]