Saltu al enhavo

Valkaldrono Klodzko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valkaldrono Klodzko
ĉeĥe: Kladská kotlina, pole: Kotlina Kłodzka, germane: Glatzer Kessel
valkaldrono
Valkaldrono Klodzko
Oficiala nomo: Valkaldrono Klodzko
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Parto de Orlica regiono
Najbaras kun
Akvejo Klodzka Niso, Tichá Orlice, Březná
Plej alta punkto
 - situo Hůrka
 - alteco 585 m s. m.
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Valkaldrono Klodzko enkadre de Ĉeĥio
Valkaldrono Klodzko enkadre de Ĉeĥio
Valkaldrono Klodzko enkadre de Ĉeĥio
Valkaldrono Klodzko enkadre de Pollando
Valkaldrono Klodzko enkadre de Pollando
Valkaldrono Klodzko enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Kotlina Kłodzka
Portalo pri Geografio

Valkaldrono KlodzkoValkaldrono Klodsko (ĉeĥe: Kladská kotlina, pole: Kotlina Kłodzka, germane: Glatzer Kessel) estas geomorfologia tutaĵo kaj valo en Kłodzko, sude de Pollando, en Meza Sudeto ĉirkaŭita de Orlica montaro, Bystřické hory, Tablomonta montaro (Hejŝovino), Barda montaro, Králický Sněžník kaj Hanuŝovica montetaro. Signifaj urboj en la regiono estas Bystrzyca Kłodzka, Kłodzko kaj Polanica-Zdrój.

La plej evidenta kaj la plej vasta parto de la valkaldrono situas en Pollando kaj deakvigas ĝin Klodzka Niso. Tiu ĉi parto finiĝas per Mladkova selo (pole: Przełęcz Międzyleska). Sude de ĝi la valkaldrono apartigas Orlican montaron (Bukovohorská hornatina) okcidente de Hanuŝovica montetaro (parto Branenská vrchovina) oriente. La ĉeĥa parto de la valkaldrono elmembriĝas kiel geomorfologia subtutaĵo Kralica sulko. Situas ĉi tie urbo Králíky, la valkaldronon deakvigas Tichá Orlice, kiu trabatas tra Orlica montaro preter Lichkov okcidenten. Ĉe municipo Červená Voda poste la valkadronon tratranĉas ĉefa eŭropa disakvejo inter Danubo (Moravo) kaj Elbo (Orlice). Parton de la valkaldrono al sudo de la disakvejodeakvigas rivereto Březná. Ĉe urbo Štíty Valkaldrono Klodzko fermiĝas kaj Březná forfluas al sudo tra mallarĝa valo en Zábřeha montetaro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]