Vanderlei de Lima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vanderlei de Lima
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1969 (1969-08-11) (54-jaraĝa)
en Kruzejro de Eosto
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo longdistanca kuristo
TTT
Retejo http://www.vanderleidelima.com.br/
vdr

Vanderlei Cordeiro de Lima (naskita la 11-an de aŭgusto 1969 en Cruzeiro do Oeste, Paranao, Brazilo) estas eksa longdistanca kuristo kiu specialiĝis en maratonoj. Li ricevis internacian renomon kiam la eksa irlanda pastro Neil Horan atakis lin ĉe la maratono de la Somera Olimpiko 2004 dum li gvidis la vetkuron post 35 kilometroj. Sekve de la incidento Vanderlei falis de la unua al la tria loko, kaj gajnis bronzan medalon. Li poste estis honorigita per la medalo Pierre de Coubertin por sporteco en tiu vetkuro. Neil Horan estis elpostenigita fare de la Katolika Eklezio la sekvan jaron en januaro 2005.

Inter aliaj kulminaĵoj de lia kariero estis venkoj ĉe la Internaciaj Maratonoj de Tokio kaj Hamburgo, sudamerika ĉampioneco de senvoja kurado en 1995 kaj gajno de la maratono ĉe la Tut-Amerikaj Ludoj dufoje sinsekve en 1999 kaj 2003.

Bruligo de la olimpika kaldrono en la malferma solenaĵo de la Somera Olimpiko 2016

Li ekbruligis la olimpikan kaldronon dum la malferma solenaĵo de la Somera Olimpiko 2016.