Saltu al enhavo

Tut-Amerikaj Ludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tut-Amerikaj Ludoj
ripeta internacia divers-sporta konkuro Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1951 vd
Estro Neven Ilic Álvarez (ekde 2017)
Retejo Oficiala retejo
v • d • r

La Tut-Amerikaj Ludoj estas multsporta evento kiun alfrontas ĉiun kvaran jaron la partoprenantoj de ĉiuj landoj de Ameriko; la evento estas aranĝita de la Tut-Amerika Sporta Organizaĵo.

La Tut-Amerikaj Ludoj estas unu el la plej grandaj mult-sportaj eventoj kaj en ili partoprenas atletoj el la tuta Ameriko.

La ideo festi Tut-Amerikaj Ludoj devenas de la Mez-Amerikaj kaj Karibaj Ludoj, kiu festiĝis de la 1920-aj jaroj. En 1932, oni faris la unuan proponon. La unuaj Ludoj fariĝus ĉe Bonaero en 1942, sed pro la Dua mondmilito oni ne povis fari la ludojn ĝis 1951. De tiam, la evento ne haltis okazi ĉiun kvaran jaron. En la lasta evento partoprenis 5,000 atletoj de 42 malsamaj landoj.

Tra 50 jaroj, la Tut-Amerikajn Ludojn oni neniam ĉesis pridisputi kaj ĝi okazis en urboj de la tuta kontinento. De la nordo kiel Vinipego (Kanado), sidejo de la ludoj en du versioj, 1967 kaj 1999; ĝis la sudo, kiel Arĝentomaro (Argentino), kiu festis la ludojn en 1995. La ludoj ankaŭ vizitis la urboj de Meksikurbo, Ĉikago, Kaliurbo, San-Juano, Karakaso, Indianapolis, La Havano kaj Sankta Domingo. San-Paŭlo ricevis la ludojn en 1963 en sia 4-a versio. En la ceremonio de inaŭguro partoprenis preskaŭ 40 miloj da personoj, kaj la ceremonio okazis en Stadio de Pacaembu. En ĉiu versio, la Tut-Amerikaj Ludoj kreskis kaj ricevis gravecon. En malpli de mezjarcento, la evento duobligis la nombron de landoj, atletoj kaj sportoj, ĝis fariĝi unu el la ĉefaj sportaj eventoj de la mondo.

Jaro Evento Loko Daŭro Landoj Sportoj Atletoj
1951 1-aj Tut-Amerikaj Ludoj Argentino Bonaero Argentino 25-a de februaro ĝis 9-a de marto 21 18 2 513
1955 2-aj Tut-Amerikaj Ludoj Meksiko Meksikurbo Meksiko 12-a de marto ĝis 26-a de marto 22 17 2 583
1959 3-aj Tut-Amerikaj Ludoj Usono Ĉikago Usono 27-a de aŭgusto ĝis 7-a de septembro 25 18 2 263
1963 4-aj Tut-Amerikaj Ludoj Brazilo San-Paŭlo Brazilo 20-a de aprilo ĝis 5-a de majo 22 19 1 665
1967 5-aj Tut-Amerikaj Ludoj Kanado Vinipego Kanado 23-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto 29 19 2 361
1971 6-aj Tut-Amerikaj Ludoj Kolombio Kaliurbo Kolombio 30-a de julio ĝis 13-a de aŭgusto 32 17 2 935
1975 7-aj Tut-Amerikaj Ludoj Meksiko Meksikurbo Meksiko 12-a de oktobro ĝis 26-a de oktobro 33 19 3 146
1979 8-aj Tut-Amerikaj Ludoj Porto-Riko Sankta Johano Porto-Riko 1-a de julio ĝis 15-a de julio 34 22 3 700
1983 9-aj Tut-Amerikaj Ludoj Venezuelo Karakaso Venezuelo 14-a de aŭgusto ĝis 29-a de aŭgusto 36 22 3 426
1987 10-aj Tut-Amerikaj Ludoj Usono Indianapolis Usono 8-a de aŭgusto ĝis 23-a de aŭgusto 38 27 4 453
1991 11-aj Tut-Amerikaj Ludoj Kubo La Havano Kubo 2-a de aŭgusto ĝis 18-a de aŭgusto 39 34 4 519
1995 12-aj Tut-Amerikaj Ludoj Argentino Arĝentomaro Argentino 12-a de marto ĝis 26-a de marto 42 33 5 144
1999 13-aj Tut-Amerikaj Ludoj Kanado Vinipego Kanado 23-a de julio ĝis 8-a de aŭgusto 42 34 5 275
2003 14-aj Tut-Amerikaj Ludoj Dominika Respubliko Sankta Domingo Domingo 1-a de aŭgusto ĝis 17-a de aŭgusto 42 35 5 500
2007 15-aj Tut-Amerikaj Ludoj Brazilo Rio-de-Ĵanejro Brazilo 12-a de julio ĝis 29-a de julio 42 39 5 662
2011 16-aj Tut-Amerikaj Ludoj Meksiko Gŭadalaĥaro Meksiko 14-a de oktobro ĝis 30-a de oktobro 42 49 5 996[1]
2015 17-aj Tut-Amerikaj Ludoj Kanado Toronto Kanado 10-a de julio ĝis 26-a de julio 41 36 6 123
2019 18-aj Tut-Amerikaj Ludoj Peruo Limo Peruo 26-a de julio ĝis 11-a de aŭgusto 41 38 6 680
2023 19-aj Tut-Amerikaj Ludoj Ĉilio Santiago Ĉilio 20-a de oktobro ĝis 5-a de novembro 41 39 6 909
2027 20-aj Tut-Amerikaj Ludoj Peruo Limo Peruo 16-a de julio ĝis 1-a de aŭgusto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]