Varaždinske Toplice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Varaždinske Toplice
urbo en Kroatio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 42223
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 537  (2021) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 12′ N, 16° 25′ O (mapo)46.20805555555616.421388888889Koordinatoj: 46° 12′ N, 16° 25′ O (mapo) [+]
Areo 79,1 km² (7 910 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Varaždinske Toplice (Kroatio)
Varaždinske Toplice (Kroatio)
DEC
Varaždinske Toplice
Varaždinske Toplice
Situo de Varaždinske Toplice

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Varaždinske Toplice [+]
vdr
Panoramo de Varaždinske Toplice
Banejo de Varaždinske Toplice

Varaždinske Toplice (varaĵdinske ), germane Warasdin-Töplitz, hungare Varasdfürdő estas urbo kaj municipo en Kroatio, en departemento de Varaždin. Ankoraŭ 22 komunumoj apartenas al la municipo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Varaždinske Toplice situas sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Varaždin troviĝas 12 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romianoj profitis la termalan banejon, havanta la nomon Aqua Iasae. Dum regado de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio incendio okazis, sed poste tuj la setlejo rekonstruiĝis. La unua skriba mencio pri la loko devenis el la 12-a jarcento en formo Toplissa. Iom poste la komunumo havis fortikaĵon kaj rajton pri bazarado. Post la turkaj atakoj la fortikaĵo transformiĝis al baroka kastelo, kiu akceptis gastojn. En 1820 la banejo tute renoviĝis. Ĝis Traktato de Trianon Varaždinske Toplice apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al departemento de Varaždin, al distrikto de Novi Marof, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio. Dum la 2-a mondmilito la banejo detruiĝis, sed poste renoviĝis.