Varsovio cent jarojn poste

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Varsovio cent jarojn poste estas filmraporto 61 minutojn longa de Roman Dobrzyński pri la 72-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazis en Varsovio, Pollando, en 1987.

La Kongreso okazis en la Jubilea Jaro de Esperanto (1887-1987), 100 jarojn post la eldono de la Unua Libro en Varsovio. Ĝi okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1987, kaj estis rekorda: 5946 aliĝintoj el 73 landoj. La kongresejo estis en la prestiĝa kaj giganta "Pałac Kultury i Nauki" (Kultur- kaj Scienc-Palaco) en la urbocentro de Varsovio, kie okazas la filmo.

La raporto pri la jubilea 72-a UK en Varsovio estas grava historia dokumento kaj aparte interesa pro la brilaj oratoraĵoj de Humphrey Tonkin, tiama prezidanto kaj nuntempa honora prezidanto de UEA. Roman estis tiam prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj mem de la Loka Kongresa Komitato kaj strikte kunlaboris kun Humphrey kiel prezidanto de UEA. La preparado de la grandega kongreso en malfacilaj politikaj cirkonstancoj estas fascina historio neniam ĝis nun priskribita. Roman redaktis la filmon unue en la pola lingvo kaj prezentis ĝin en la Pola Televido. Poste okazis la redakton en Esperanto. Ĝi principe vendiĝis memstare kiel VHS-PAL ĉe la libroservo de UEA. Poste aperis kiel DVD kune kun la filmo La centjara Esperanto, ankaŭ de Roman.

En 2021 la filmo estis elektita por inaŭguri la virtualan kongresejon de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). La 2-a VK klopodis amplekse omaĝi la Universalajn Kongresojn kaj la spektigo de la filmo celis konduki la VK-anojn en la etoson de tiu, kiu estis la "rekorda UK". Ĝi spektiĝis la 16-an de julio 2021 kadre de la Inaŭgura Kinejo de la 2-a VK kaj iom poste estis disponigita en la jutubkanalo de UEA, UEAviva.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]