Vaslui
Vaslui | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nova urbodomo de Vaslui
| |||||
municipo de Rumanio centro de distrikto en Rumanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | rumania Moldavio | ||||
Distrikto | distrikto Vaslui | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 730006–730242 | ||||
Retpaĝaro | www.primariavaslui.ro | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Vasile Pavăl | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 63 035 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 927 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | |||||
Alto | 170 m [+] | ||||
Areo | 68 km² (6 800 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Vaslui [+] | |||||
Vaslui [vasluj] estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Rumanio, ne tro malproksime de la Moldava Respubliko, sed je 323 km de la ĉefurbo Bukareŝto kaj 682 km de Timișoara. Vaslui estas membro de la Interligo de Urbestroj por daŭrebla loka energio ekde 2010.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Ĉe la censo de 2002 Vaslui havis 70 571 loĝantojn; en 2007 oni taksis 70 302. Administre ĝi ampleksas la vilaĝojn Bahnari, Brodoc, Moara Grecilor, Rediu kaj Viișoara.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de la urbo okazis en 1435, kiam Iliaș la 1-a iĝis kunprinco de Moldavio. Malgraŭ bona natura protekto de ĉirkaŭaj montoj la urbo en 1439 kaj 1440 estis konkerita kaj forbruligita de tataroj. La 10-an de januaro 1475 proksime okazis la batalo ĉe Vaslui (ankaŭ batalo ĉe Podul Înalt), en kiu Stefano la Granda venkis la trupojn de la Otomana Imperio.
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]La ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo Senkapigo de Sankta Johano Baptisto (ro: Tăierea Capului Sf. Ioan Botezătorul)[1]. Vidu apudan foton.
Ĝemeliĝoj
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj de Vaslui estas
- Italio: Quarrata
- Hispanio; San-Fernando de Henares (ekde 2010)
- Moldavio: Cahul (ekde 2011)
- Makedonio: Радовиш/Radoviŝ (ekde 2015)
Transporto
[redakti | redakti fonton]Estas fervoja stacidomo. La urbo ne havas flughavenon. La plej proksimaj flughavenoj estas en Iaşi (76 km) kaj Bacău (89 km).
Personecoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Marcela Topor (n. 1976), ĵurnalistino, edzino de Carles Puigdemont, eksa prezidanto de la aŭtonoma hispana regiono Katalunio
- Lucian Pîrvoiu (n. 1976), ĵurnalisto, novaĵprezentisto, akreditita korespondanto de TVR ĉe la eŭropaj institucioj[2]
- Corneliu Porumboiu (n. 1975), rumana reĝisoro
- Constantin Motaş (n. 1891, Vaslui, m. 1980, Bukareŝto), biologo, profesoro, sistemisto kaj taksonomisto de internacia prestiĝo. Li estas (kun)fondinto de la featobiologio, branĉo de limnologio, kiu estas la scienco, kiu studas organismojn en grundakvo[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (ro) Preĝejoj kaj monaĥejoj en distrikto Vaslui Arkivigite je 2020-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (ro) Lucian Pîrvoiu Arkivigite je 2019-12-31 per la retarkivo Wayback Machine, TVR 2
- ↑ (ro) Constantin Motaş, Universitato Aleksandro Johano de Iaşi.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (ro) Oficiala retejo